Latina patriarko de Jerusalemo
| Latina patriarko de Jerusalemo | ||
|---|---|---|
| Episkopa titolo | ||
Blazono | ||
| patriarko de Roma Katolika Eklezio [+] | ||
| Landoj | Israelo, Palestino, Kipro, Jordanio | |
| postenulo | Pierbattista Pizzaballa (ekde la 24-a de oktobro 2020) | |
| - koordinatoj | 32° N, 35° O (mapo)31.7777835.22709Koordinatoj: 32° N, 35° O (mapo) [+] | |
| Loĝantaro | 5 935 350 [+] (1970) | |
| En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La Latina patriarko de Jerusalemo estas titolo de la latina episkopo de Jerusalemo, kiu havas jurisdikcion sur la fidelularo latina katolika en Israelo kaj en Palestino, Kipro kaj Jordanio, sed ne sur katolikoj de la orientaj katolikaj eklezioj. La melĥitoj respektive melkitoj kaj la maronitoj establis plurajn eparĥiojn en tiuj regionoj.

La titolo de Latina Patriarko de Jerusalemo estas la plej antikva (1099) ekzistanta. Ĝi estas nur simbola kaj ne signifas esti estro de proprajura eklezio kiel estas la patriarkoj de iuj orientaj katolikaj eklezioj. Analogajn patriarkajn titolojn havas la latina episkopoj de Venecio, Lisbono kaj Goao.
Laŭ la stato de 2025, la latina patriarko de Jerusalemo estas Pierbattista Pizzaballa, kiu ricevis tiun pozicion formale la 24-an de oktobro 2020 kaj oficiale akceptis ĝin la 6-an de novembro 2020.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- grek-ortodoksa patriarko de Jerusalemo, la formala estro de la ortodoksa eklezio de Jerusalemo






