Latinamerika Kongreso de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Delonge en Latinameriko naskiĝis la ideo starigi rilatojn kun esperantistoj de la regiono kaj pri la eblo iam okazigi kongresojn. Urugvajo sukcesis okazigi, en 1926, la 1-an (kaj nuran) Sud-Amerikan Esperanto-Kongreson.

La vera fundamento de la nunaj Tut-Amerikaj Kongresoj estis la 1-a (kaj nura) Latinamerika Kongreso de Esperanto okazinta en Marília, inter la 17-a kaj la 22-a de julio 1978 kun 420 partoprenantoj el 11 landoj.

La Unua (kaj ĝis nun, sola) Latinamerika Esperanto-Kongreso okazinta en Marília, de la 17-a ĝis la 22-a de Julio 1978 arigis reprezentantojn de preskaŭ ĉiuj brazilaj subŝtatoj kaj de la jenaj landoj: Francio, Anglio, Nederlando, Germanio, Usono, Meksiko, Venezuelo, Bolivio, Peruo, Ĉilio, Argentino, Urugvajo kaj Jugoslavio.

Tiu estis la unua fojo, ke internacia Esperanto-Kongreso okazis en Tria mondo, pro tio ĝi fariĝis tre grava por la taksado pri la ebleco de la 66-a Universala Kongreso de Esperanto okazonta en Brasília 1981.

Krom specialaj aferoj rilataj al Esperanto-Movado estis igitaj ankaŭ la jenajn prelegojn: “Antibiotikoj en la Moderna Medicino”, de D-ro Paulo Sérgio Viana; “Turismo en Peruo”, de Janete Skotte; “Siderurgia, Nacia Kompanio”, de Alberto Flores; “Pedagogia Cibernetiko”, de Emilio Arias kaj Oswaldo Sangiorgi.

Partoprenis la kongreson reprezentantoj de la aŭtoritatuloj: Estro de la Federacia distrikto, Ministro pri Edukado kaj Kulturo, Ministro pri Komunikado, Sekretario pri Turismo de la Subŝtato San-Paŭlo kaj ĉeesto de federacia deputito Paulo Diogo Namura kaj ŝtataj deputitoj Oswaldo Doreto Campanari kaj Osiro Silveira.

Ĉeestis la eventon proksimume 700 esperantistoj venintaj el 42 brazilaj urboj kaj 13 eksteraj landoj.

La prezidanto de la kongreso estis la klera kaj dediĉa esperantisto, Prof-ro Wilson Ferreira Martins, ĉefa respondeculo pri tiu grava evento. Meritas ankaŭ elstaran mencion la apogo de S-ro Theobaldo de Oliveira Lyrio, urbestro de Marília.

La evento okazis en la salono de la Medicina Fakultato de Universitato de San-Paŭlio kaj temis pri Lingvistiko, Kemio, Edukado kaj Komunikado kaj La Rolo de Fremdaj Lingvoj en la Instruado kaj Praktiko de Medicino kaj Naturaj Sciencoj.

Ĉar la oficiala lingvo de la simpozio estis Esperanto, por ebligi la komprenon de la temoj estis samtempa traduko en portugala lingvo.