Latinamerika bum

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La latinamerika bum (hispane Boom Latinoamericano) estis literatura movado aperinta en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kiam la verkoj de grupo da sufiĉe junaj latinamerikaj romanistoj ekfamiĝis en Eŭropo kaj tra la tuta mondo. Oni plej ofte asocias la bum al Julio Cortázar el Argentino, Carlos Fuentes el Meksiko, Mario Vargas Llosa el Peruo kaj Gabriel García Márquez el Kolombio. Influitaj de eŭropa kaj nordamerika modernismo, sed ankaŭ de la sudamerika avangarda movado, tiuj verkistoj defiis la tiamajn konvenciojn de latinamerika literaturo.

La subita sukceso de la bum-aŭtoroj ankaŭ devenis de tio, ke iliaj verkoj estis fakte la unuaj latinamerikaj verkoj publikigitaj en Eŭropo, fare de avangardaj eldonejoj kiel Seix Barral en Hispanio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]