Latinamerika kuirarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kolombia arepo.

Latinamerika kuirarto referencas al tipaj manĝaĵoj, trinkaĵoj, kaj kuirstiloj komunaj al multaj el la landoj kaj kulturoj de Latinameriko. Latinameriko estas tre diversa areo de landoj kiuj tenas variajn kuirartojn kiuj varias el lando al lando. Kelkaj aĵoj tipaj de la Latinamerika kuirarto estas pladoj bazitaj sur maizo ĉefe en Centrameriko (tortiljoj, tamale, takoj, pupusoj, arepoj) kaj variaj saŭcoj kaj aliaj kondimentoj (avokada kaĉo, kokobeko, mole, Chimichurri-saŭco (proncata "ĉimiĉuri"), saŭco el kapsiketo, el koriandro ktp.). Tiuj spicoj estas ĝenerale kio havigas al la Latinamerikaj kuirartoj distingajn gustojn; korme, ĉiu lando de Latinameriko tendencas uzadi diferencajn spicojn kaj tiuj kiuj kunhavas spicojn tendencas uzi ilin je diferencaj gradoj, manieroj kaj kvantoj. Tiele, tio kondukas al varieco tra la lando. Sofrito, kuirarata termino kiu origine referencis al specifa kombinado de fritetitaj aŭ boligetitaj aromoj, estas grava en Latinamerika kuirarto. Ĝi aludas al saŭco de tomatoj, rostitaj sonorilkapsiketoj, ajlo, cepoj kaj herboj.

Latinamerikaj trinkaĵoj estas ĝuste tiom distingaj kiom ties manxgaĵoj. Kelkaj el tiuj trinkaĵoj povas datiĝis reen eĉ al la epoko de la antaŭkolumbaj amerikaj indianoj. Kelkaj popularaj trinkaĵoj estas mateo (en la areo de la Plata-Rivero, hibiskotizano, ciperlakto, ĉiĉo, atole, varma ĉokolado kaj freŝa akvo.

Desertoj en Latinameriko estas ĝenerale tre dolĉaj en gusto. Ili estas laktokaramelo, alfajor, rizlakto, trilaktaĵo, teja kaj flaŭno.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]