Latinameriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Latinamerikano)
Mapo de latinamerikaj landoj (hispanaj, portugalaj kaj francaj). Belizo ankaŭ havas grandan hispanlingvan homaron.

Latinameriko (hispane América LatinaLatinoamérica; portugale América Latina; france Amérique latine) estas populara termino por tiuj partoj de Ameriko, kie la ŝtatlingvoj latinidas, do esence, estas aŭ la hispana, la portugala aŭ la franca.

Latinameriko ampleksas Meksikon en Nordameriko, ĉiujn landojn de Centra Ameriko krom Belizo (anglalingva), multajn landojn de Antiloj, kaj ĉiujn areojn de Sud-Ameriko krom Gujano (anglalingva), Falklandoj (anglalingvaj) kaj Surinamo (nederlandlingva).

Oni neniam kunkalkulas franclingvajn teritoriojn de Usono kaj Kanado, ekzemple Kebekio.[mankas fonto] Tio eble montras, ke la prefikso Latin- ne nur indikas lingvon, sed ankaŭ kulturon kaj vivmanieron.

La koncepton "Latinameriko" enkondukis francoj (Amérique Latine) por pravigi la intervenon de la franca imperiestro Napoleono la 3-a en Meksiko. Komparu Iberameriko.

Portugala Latinameriko (aŭ "Luzitan-Ameriko"):

Franca Latinameriko:

Hispana Latinameriko (aŭ "Hispanameriko"):

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]