Latinida ĵazo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Machito kun marakoj, Graciela Grillo kun sonlignoj en Glen Island Casino, Novjorko, 1947. Foto de William P. Gottlieb

Latinida ĵazo estas ludmaniero de moderna ĵazo, kiu distingiĝas precipe per transpreno de ritmoj kaj parte ankaŭ komponaĵoj el la repertuaro de latinamerika muziko. Pli-malvasta-sence temas ĉefe pri la interkruciĝo de elementoj de ĵazo kaj diversaj stiloj el Karibio, je kio siaflanke la kuba muziko tenas bazan pozicion. Plivastasence la nocio entenas ankaŭ influojn el la brazila popularmuziko.

Kuba kaj brazila muzikoj

La kuba ĵazo evoluis ekde la 1940-aj jaroj kaj distingiĝas per la enigo de melodiaj kaj precipe ritmaj elementoj el la kuba muziko en la svingon kaj la modernan ĵazon. Kiel frua formo de latinida ĵazo validas kubopo, miksaĵo el kubaj ritmoj kaj bibopo. La stilon ekestis en la kvardekaj jaroj ĉefe per la kunlaboro de Dizzy Gillespie kaj Mario Bauzá kaj per Chico O’Farrill.

La afrikdevenajn ritmoj de Kubo oni ludas per larĝa perkutinstrumentaro – ekde la kongatamburoj trans la guiroj ĝis la klaveoj. Por la kunfando kun ĵazo perkutinstrumentistoj kiel Chano Pozo, kiuj laboris en Novjorko, estis esencaj. Menciindas tamen ankaŭ la sonregistraĵoj, kiujn Stan Kenton ludis kun la ritmosekcio de Machito. La popolmuzika karaktero de la kuba muziko ankaŭ pregis la melodian stilon de la kuba ĵazo.

Komence de la 1960-aj jaroj usonaj ĵazmuzikistoj direktis sian intereson ekde la kuba ĵazo al la brazilaj sambo kaj bosanovo, kiu rezultigis vendofuroraĵojn kiel Jazz Samba, Getz/Gilberto kaj The Girl from Ipanema. Muzikistoj el Karibio tamen daŭrigis la intereson pri kunfando de kariba kaj ĵaza muzikoj.

Ĵazligitajn ludmanierojn de salso flegis dum improvizadkunsidoj grupoj kiel Fania All Stars, den Tico All StarsCesta All Stars per iliaj ĵazsolooj.

Difino de la nocio latinida ĵazo

Pro la antaŭenigo de ĉi tiu ĵazstilo en Usono ĝi nomiĝas anglalingve latin jazz. Usonanoj nomas latin ĉion ajn, kiu rilatas al la kulturo de Latin-Ameriko. Taŭga esperantigo estas latinida ĵazo, ĉar ĝi similas al la usonangla origino kaj samtempe klarigas, ke ne temas pli latinlingva ĵazo, kiel farus ekz. latin-ĵazo, formo pli proksima al la usona. Krome la formo latinida ĵazo memorigas la spertan esperanto-parolanton pri la nocio latinida lingvo, kaj fakte la esenca de ĉi tiu ĵazstilo estas la ritmoj, kiuj geografie devenas de tiuj landoj en Ameriko, en kiuj oni parolas latindajn lingvojn.

Tamen, terminaro kutima rilate al nigramerikaj muzikstiloj montriĝas ne ĉiam senchava kaj helporiĉa. Ekzemple latinida ĵazo dislimigas laŭ la lingvoj la origine ligan parencecon de la ĉefaj stiloj (ĵazo kaj bluso el usono, kuba-kariba kaj brazila muziko) kaj pli kaŝas ol klarigas ilian seninterrompan reciprokan influado. Ĉar grava faktoro en la historio de latinida ĵazo estas, ke tiuj latinidaj amerikaj landoj, kiuj havas nur malgrandan nigrulokvoton, neniel aŭ nur malmulte kontribuis al la evoluo de la muziko.

Ekzemple la muziko el Meksiko malgraŭ ĝia geografia najbareco al Usono nur malmultege eniris en ĵazon. Eĉ la sonregistraĵo Tijuana Moods de Charles Mingus (1957), kiu nomiĝas laŭ meksika limurbo, reflektas tamen aŭrezulte ĉefe hispanan kaj kariban muzikon. Tamen kelkaj origine meksikaj boleroj eniris pretervoje per la kuba muziko en la ĵazrepertuaron. Fama ekzemplo estas Bésame mucho de Consuelo Velázquez.

Ankaŭ la riĉan muzikan tradiciojn de Argentino kaj Urugvajo la ĵazo longtempe neglektis. Escepto estas la verkado de Gato Barbieri, precipe en la 1970-aj jaroj. Ekde proks. 1990 tamen okazis rimarkinda ŝanĝo, kiu originas en la populareco de la komponaĵoj de Astor Piazzolla kaj de la nova tango. Ĉu ĉi tiu relative moderna „tangoĵazo“ onte estus atribuenda al la ĝenro latinida ĵazo, nuntempe tamen ne estas decidebla kun certeco.

Gravaj muzikistoj, komponistoj kaj bandoj

Usono
Kuba-kariba stilo
Brazila stilo

Literaturo

  • Jürgen Wölfer, Lexikon des Jazz Vieno 1999 ISBN 3-85445-164-4 (2-a eldono)
  • Ekkehard Jost, en: Wolf Kampmann Reclams Jazzlexikon, Reclam, Stutgarto 2003, p. 577