Latinida literaturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Latinida literaturo estas la literaturo verkita en la latinidaj lingvoj, kaj ĉefe en unu el la ĉefaj tiaj lingvoj, nome la franca, la hispana, la itala, la portugala kaj la rumana. Ĉar temas pri tuta familio de lingvoj, foje oni povas establi rilatojn inter la diversaj ĝenroj kaj epokoj, sed plej ofte la rilatoj povas esti unudirektaj aŭ laŭ areoj, pli ol por la tuta latinida komunumo, tro ampleksa por tio. Tiele oni povas studi la disvastiĝon de la kulturo de la Renesanco ekde la 14-a jarcento kaj ekde Italio al la tuta latinida mondoregiono, sed ankaŭ al aliaj teritorioj kiaj de germana aŭ angla lingvoj. Same estas pli da rilatoj inter la portugala literaturo kaj la hispana literaturo ol inter tiu kaj la rumana literaturo, dum estas sufiĉe forta rilataro inter tiu laste menciita kaj la franca literaturo spite la distanco danke al la kultura rilataro.

Kronologie ĉar oni ĉirkaukalkulas la definitivan separon el tiuj lingvoj disde la patra latina ĉirkaŭ la 10-a jarcento, pli mal pli kaj spite diferencojn, oni povas subkompreni, ke tiuj literaturoj naskiĝis proksimume ĉirkaŭ tiu mezepokaj jarcentoj.