Latrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Adorado de la nomo de Jesuo, pentraĵo de Juan de Ruela (1604).

En la katolika teologio, latrio aŭ en latina latria (antikva greka: λατρεία, latréia nome kulto) estas la kulto adresita nur al Dio. Tial ĝi reprezentas la kulton plej altan kaj estas rezervata nur al la tri Personoj de la Sankta Triunuo kaj, konsiderante ke laŭ la katolika teologio per la Transsubstancigo la pano kaj la vino konsekritaj en la Eŭkaristio fariĝas vere korpo kaj sango de Jesuo Kristo, ankaŭ al tiu sakramento estas donita kulto de latria aŭ adorado.

"Eŭkaristia adorado" kiu en katolikismo estas kulto de latria.

Tiuj sintenoj kaj konduktoj respektas la ordonon de la Evangelio laŭ Luko 4, 8: “Kaj Jesuo respondis al li: Estas skribite: Ne per la pano sole vivos homo.”

Malsama estas la kulto de Dulio kiu estas rezervita al la sanktuloj kaj al la sanktaj bildoj. La sanktuloj povas esti admirataj laŭdataj, imitataj kaj preĝpetataj nur pro tio ke ili estis kaj estas servistoj de Dio.

La orientaj kristanaj eklezioj kaj tiu Ortodoksa sintenas kaj konduktas sammaniere, ankaŭ se ili uzas malsaman lingvaĵon. Ekzemple ili nomas Dia liturgio la adoran kulton al la Eŭkaristio.

En la Katolika Eklezio oni parolas ankaŭ pri “hiperdulia”, nome pri kulto aparte atribuata al la Virgulino Maria; tamen en ĝi nenio simila la latria kulto.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Catholic beliefs and traditions, John F. O'Grady. 2002. ISBN 0-8091-4047-0 p. 145
  • The History of Eucharistic Adoration, John A, Hardon, 2003 ISBN 0-9648448-9-3 p. 4-10 Iperlatrio
  • Katolikaj enciklopedioj:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]