Latunblova kvinteto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Latunblova kvinopo)
Latunblova kvinteto

Latunblova kvinteto estas komponaĵo por kvin latunblovistoj, alivorte por muzika ensemblo nome latunblova kvinopo, kiu konsistas el kvin latunblovistoj. La moderna formo de latunblova kvinopo konsistas el du trumpetoj, korno, trombono kaj tubjo.

Populariĝis latunblovaj kvintetoj proksimume ĉirkaŭ 1950, kiam Robert Nagel kaj Harvey Philips fondis la „New York Brass Quintet“. Sekve fondiĝis ĉefe en Usono ensembloj ne nur ene de la latunblovaj registroj de simfoniorkestroj, sed ankaŭ ĉe universitatoj. Famiĝis antaŭ ĉio ankaŭ Canadian Brass, kvinteto, kiu ege pregis la pluan evoluon kaj ekigis latunblovkvintetan movadon.

Multaj lantunblovaj kvintetoj ekestis, krome abundo da aranĝaĵoj de verkoj i.a. de Johann Sebastian Bach apartenas al la repertuaro de latunblovaj kvintopoj.

Elire de la latunblova kvinopo formiĝis multaj latunblovaj ensembloj de plej malsamaj instrumentadoj, en kiuj ankaŭ estas ludataj korneto, tenorkornobaritonkorno/eŭfono.