Laufen BL

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Laufen
Laufen
Blazono de Laufen
Laufen
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Laufen
Koordinatoj  47° 25′ 0″ N 7° 30′ 0″ O / 47.41667 °N, 7.50000 °O / 47.41667; 7.50000 (mapo)Koordinatoj: 47° 25′ 0″ N 7° 30′ 0″ O / 47.41667 °N, 7.50000 °O / 47.41667; 7.50000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 5229
Areo 11,37 km²
Alteco 354 m super marnivelo
Poŝtkodo 4242
Komunumkodo 2787
Mapo de Laufen
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Laufen estas historia urbeto kaj komunumo, kaj ĉefloko de la samnoma distrikto en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 5229 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urbeto Laufen situas ĉe la bordo de la rivero Birs en la Laufenvalo, kiu estas valo inter du ĉenoj de la Ĵurasa Montaro.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Laufen pasas la tiel nomata ĵurasa fervojo, fervojlinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bazelo al Delemonto respektive al Bielo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En Laufen troviĝas la sidejo de la konataj firmaoj Ricola AG, grava fabrikanto de dolĉaĵoj, kaj Laufen Bathrooms AG, kiu produktas ceramikaĵojn precipe por banejoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Laufen datiĝas el la jaro 1141 kiel Loufen.

Arkeologiaj trovaĵoj sur la komunuma teritorio estas du tombejoj el la neolitiko, ceramikaĵoj el la malfrua bronzepoko kaj romia bieno malkovrita en la jaro 1917 kun ceramikforno kaj ferfandilo.

En la jaro 1295 la episkopo de Bazelo Peter Reich von Reichenstein koncedis al Laufen la urborajton.

En la jaro 1525 Laufen akceptis la reformacion, sed ja duonan jarcenton poste en la jaro 1588 estis rekatolikigita per la princepiskopo Jakob Christoph Blarer von Wartensee, kiu tiam regis en la regiono de Laufen.

Dum la Franca Revolucio en la jaro 1792 Laufen estis dum 87 tagoj parto de propra ĵurasa ŝtato la tiel Raŭraĥa Respubliko. Ĉi-lasta tamen de 1793 ĝis 1813 estis integrita al la franca departemento Mont-Terrible, en kiu Laufen estis kantonĉefurbo. En la jaro 1813 la departemento Mont-Terrible estis dissolvita kaj plej parte falis al Svislando. Tiam Laufen estis aligita al Kantono Berno kaj fariĝis ĉefurbo de la samnoma distrikto. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis la Laufenvalon "definitve" al Kantono Berno. Kiam la distrikto Laufen fine de 1994 transiris al la Kantono Bazelo Kampara, ankaŭ la urbeto Laufen fariĝis bazel-kampara kaj ek de tiam estas kampar-bazela distriktĉefurbo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]