Laurasiatheria
Aspekto
| Biologia klasado | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||
Laurasiatheria estas klado kaj superordo de mamuloj. La termino estas novlatina, biologie scienca vorto, kiu signifas "bestoj de Laŭrazio" - de la norda el la du kontinentegoj (krom la suda parto Gondvano), kiuj estiĝis en la Mezozoiko el la prakontinento Pangeo. La partoj de Laŭrazio estis Nord-Ameriko kaj Eŭrazio, kiuj disiĝis laŭ diversaj teorioj antaŭ ĉirkaŭ 135-200 milionoj da jaroj.
La nuntempe vivantaj membroj de la klado kaj superordo apartenas al unu el la sep jenaj grupoj:
- Ĥiropteroj Chiroptera
- Insektovoruloj Insectivora
- Cetacoj Cetacea
- Parhufuloj Artiodactyla
- Neparhufuloj Perissodactyla
- Manisuloj Pholidota
- Karnomanĝuloj Carnivora
Ĉiuj grupoj apartenas al la subklaso placentuloj.


