Laureano Fuentes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Laureano Fuentes, plena nomo Laureano Fuentes Matons (naskiĝinta la 3-an de julio 1825 en Santjago de Kubo, mortinta la 30-an de septembro 1898 samurbe)[1] estis kuba komponisto, orkestrestro kaj violonisto. Krome tio estis muzikinstruisto.[2]

Vivo[redakti | redakti fonton]

La ido de muzikista familio lokiĝanta en la urbo Santjago ekde la fino de la 17-a jarcento estis lernanto de Juan París, Francisco José Hierrezuelo kaj Joan Casamitjana Alsina.[3] En la aĝo de 15 jaroj li sukcesis ricevi post konkurso la postenon de la unua violono en la muzika kapelo de la katedralo de Santjago. Li studis filozofion kaj la latinan lingvon en la seminario San Basilio el Magno en Santjago.[3] En 1844 li fondis orkestron kaj muzikakademion.

La 16-an de majo 1874 oni unuafoje prezentis en la teatro Reina de Santiago de Cuba la operon La hija de Jefté de Laureano Fuentes, laŭ libreto de Juan Arnao. Pli malfrue Fuentes plivastigis ĝin kaj tradukis ĝin en la italan kun la nomo Seila. Tiun ĉi novan version prezentis la Operkompanio Bracale en 1917 (dek naŭ jarojn post la morto de la aŭtoro) en la Nacia Teatro. Fuentes estis la unua kubano, kiu komponis operon.[3] Li ankaŭ komponis simfonian poemon, laŭ Alejo Carpentier «kun ĉiuj karakterizaĵoj de la ĝenro».[3] En 1896 Laureano Fuentes elmigris al Jamajko, kie li mortis du jarojn poste la 30-an de septembro 1898 je la aĝo de 73 jaroj, post kiam li estis verkinta Americanos en Cuba, sian lastan verkon.[4]

Li estis muzikinstruisto inter aliaj de sia filo Laureano Fuentes Pérez (1854-1927) kaj de Rodolfo Hernández (1856-1937).

En 1946 la kuba verkisto Alejo Carpentier publikigis en Venezuelo La música en Cuba, en kiu li prezentas informojn pri Fuentes.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Lia verkaro estas grandampleksa kaj etendiĝas inter la klasika tradicio enkondukita de Esteban Salas kaj Juan París ĝis la romantismo laŭ lia propra autor[3] Li komponis eklezian kaj ankaŭ profanan muzikon. Inter li ekleziaj komponaĵoj (mesoj, himnoj, responsorioj, psalmoj, antifonoj ktp.) elstaras precipe lia Stabat mater (1893).[3] Krom tio li verkis la simfonian poemon América (1892) kaj kelkajn orkestro-uverturojn, ĉambromuzikon (6 sonatojn, du triojn por violono, fluto kaj piano, arĉtriojn); verkojn por piano kaj por violono, ekzemple melodiojn, valsojn, kantojn, mazurkojn, baladojn ktp.), dancojn kaj danzonojn, marŝojn, la zarzuelojn Me lo ha dicho la partera, El viejo enamorado, Dos máscaras y Desgracia de un tenor. Li iom post iom regis plurajn instrumentojn.[3]

En 1893 publikigis studon pri diferencaj facetoj de la muzika vivo en la urbo: Las artes en Santiago de Cuba, valora raporto pri eventoj, kvankam foje iomete troigita. Tie li prezentas transskribaĵon de Son de la Ma Teodora, supozeble komponita en la 16-a jarcento.[5]

Operoj[redakti | redakti fonton]

  • Dos máscaras
  • El viejo enamorado, zarzuelo (1857)
  • Desgracias de un tenor o El Do de pecho, zarzuelo (1863)
  • La hija de Jefté (Antonio Arnao), opero 1-akta (1874 Santjago); reviziita kiel Seila, itallingva opero 3-akta (1895; 1917 Havano) [6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laureano Fuentes (biografio en la enciclopedia libre EcuRed.cu).
  2. Biografieto ĉe operone.de
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 SonCubano.com (biografio de Laureano Fuentes Matons).
  4. «Laureano Fuentes Matons: un músico multifacético», artikolo de Marlene Gómez Rodríguez de la 3-a de julio 2011 en la hejmpaĝo de Radio Progreso.
  5. «Muguercia y el fin de un mito: las hermanas Ginés nunca existieron», artikolo de Antonio Gómez Sotolongo, publikigita la 20-an de majo 2011. Tie oni informas, ke muziksciencisto Alberto Muguercia en sia artikolo «Teodora Ginés ¿mito o realidad histórica?», publikigita en la Revista de la Biblioteca Nacional José Martí (La Habana, septembron/decembron de 1971, pj. 53-85 montris, ke Laureano Fuentes Matons plifortigis miton kreitan de José Joaquín García en lia Protocolo de antigüedades, literatura, agricultura, industria, comercio, etc. (1845) pri la ekzisto de tiu kanto en la 19-a jarcento.
  6. Biografieto ĉe operone.de