Saltu al enhavo

Laurel kaj Hardy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laurel kaj Hardy
Laurel (maldekstre) kaj Hardy (dekstre)
Laurel (maldekstre) kaj Hardy (dekstre)
komika duopo
vira duopo Redakti la valoron en Wikidata
Retejo Oficiala retejo
vdr
Statuoj de Laurel kaj Hardy en Ulverston en county Cumbria en Unuiĝinta reĝlando
Laurel kaj Hardy en ties unua filmo (1921).
Memortabulo

Laurel kaj Hardy estis populara, usona duopo da komediaj aktoroj. Ĝi konsistis el la maldika denaske brita Stan Laurel (1890-1965) kaj la dika, usona Oliver Hardy (1892-1957). Ili famiĝis dum la unua duono de la 20-a jarcento pro siaj aperoj en variaj filmoj. Ili aperis ankaŭ en teatrejoj tra Ameriko kaj Eŭropo.

La du komediistoj unue kunlaboris en 1921 por la filmo The Lucky Dog. Laurel kaj Hardy oficiale fariĝis teamo en 1927, kaj rapide fariĝis la plej sukcesaj filmsteloj de Hal Roach. Inter iliaj plej popularaj filmoj estis Sons of the Desert (1933), Way Out West (1937), kaj Block-Heads (1938).