Laurence Olivier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Foto de Carl Van Vechten en 1939
Dosiero:FireOverEnglandVivienLeighLaurenceOlivier.jpg
Olivier kun Vivien Leigh en "Fajro super Anglio"

Laurence Olivier [oliviej'] (Laurence Kerr Olivier, Baron Olivier, naskiĝis la 22-an de majo 1907 en Dorking, mortis la 11-an de julio 1989 en Brighton) estis angla aktoro, scenaristo kaj reĝisoro.

Grandan famon li akiris pro siaj roloj en dramoj de Ŝekspiro, kiujn li prezentis kaj en la teatro kaj en filmoj. Kun sia multjara edzino, la aktorino Vivien Leigh, li ofte aperis sursceneje.

Olivier gajnis interalie akademian premion en 1948 kiel plej bona aktoro kaj honorajn akademiajn premiojn en 1946 kaj 1978. Li estis en 1947 kavalirigita kaj en 1970 baronigita de la brita reĝino. Malgraŭ ĉio ĉi li petis esti nomata simple Larry ("Lorenĉjo").

Listo de filmoj

  • Wuthering Heights (Usono, 1940 – aktoro)
  • Rebecca (Usono, 1940 – aktoro)
  • Pride and Prejudice (Usono, 1940 – aktoro)
  • Henry V (Britio, 1945 – aktoro kaj direktoro)
  • Hamlet (Britio, 1948 – aktoro kaj direktoro)
  • The Beggar’s Opera (Britio, 1953)
  • Richard III (Britio, 1956 – aktoro, direktoro, scenaristo)
  • The Prince and the Showgirl (Britio, 1957 – aktoro kaj direktoro)
  • Spartacus (Usono, 1960 – aktoro)
  • Othello (Britio, 1965 – aktoro)
  • Marathon Man (Usono, 1976 – aktoro)
  • A Bridge Too Far (1977 - aktoro)
  • Dracula (Usono 1978)

Listo de Premioj

Eksteraj ligiloj