Laurentum

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laurentum estis antikva marborda havenurbo de la regiono Latio, sudoriente de Ostia, kie regis la mita reĝo Latinus kaj kie laŭ la legendo Eneo kun sia ŝipanaro albordiĝis, por esti akceptata de Latinus kaj ricevi ties filinon kiel edzino. Dum la epoko de la romiaj reĝoj la loko estis grava komercejo.

Dum la romia enlanda milito komence de la 1-a jarcento a.K. Laurentum restis fidela aliancano de la urbo Romo kaj tial malgraŭ sia malgrandeco kaj fakta politika sengraveco ĝis la imperiestro Aŭgusto restis memstara ŝtato en alianco kun Romo. Arkeologiaj restoj de Laurentum elfosiĝis sur la tereno de la nuna ŝtata bieno Castelporziano.

De la urbonomo Laurentum deduktiĝis la latina vira Laurentius aŭ esperante Laŭrenco (viro el Laurentum).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Koordinatoj: 41° 42' 40" norde, 12° 20' 49" oriente