Lauterbourg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lauterburg)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Lauterbourg (stacidomo).
Lauterbourg / Lauterburg
la loka kirko sankta Triunuo
la loka kirko sankta Triunuo
komunumo en Francio • limurbo
Administrado
Lando  Francio
Regiono Alzaco
Departemento Bas-Rhin
Arondismento Wissembourg
Kantono Lauterbourg
Komunumaro komunumoj de la (rivero) Lauter
Urbestro Jean-Michel Fetsch (jam ekde 2008, ankaŭ en 2020-2026)
Insee-kodo 67261
Poŝtkodo 67630
Demografio
Loĝantaro 2 274 (2010)
Loĝdenso 202,1 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 48° 59′ N, 8° 10′ O (mapo)48.975288.17389Koordinatoj: 48° 59′ N, 8° 10′ O (mapo)
Alteco 104 ĝis 129 m
Areo 11,25 km2
Situo

Geografia lokigo sur la mapo : Bas-Rhin

Lauterbourg (Bas-Rhin)
Lauterbourg (Bas-Rhin)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Lauterbourg (Francio)
Lauterbourg (Francio)
DEC
Map
vdr

Lauterbourg, franca prononco [loterBU:R], origine germane kaj alzace Lauterburg, prononco [LAŬtaburk], estas komunumo de Francio en la departemento Bas-Rhin, en la regiono Alzaco. Ĝi havis 2274 loĝantojn en la jaro 2010[1].

Geografio[redakti | redakti fonton]

Lauterbourg troviĝas en la nordoriento de Alzaco ĉe la rivero Rejno, kiu konsistigas la orientan landlimon kun Germanio. Ĝi estas la plej orienta komunumo en kontinenta Francio (nekonsiderante Korsikon). La najbaraj komunumoj estas Scheibenhard, Neewiller-près-Lauterbourg kaj Mothern en Francio, Berg, Scheibenhardt, Neuburg am Rhein kaj Au am Rhein (trans Rejno) en Germanio. La komunumoj Scheibenhardt, Berg kaj Neuburg am Rhein situas norde de la komunumo, dividite per la rivero Lauter (Rejno), kiu same konsistigas la nordan landlimon kun Germanio.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Insee. Populations légales 2010 - 67261-Lauterbourg (france). Alirita 13-an de aprilo 2013.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]