Lautoka

Lautoka | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
urbo ![]() | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 52 220 (2007) [+] | ||
Loĝdenso | 3 264 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 17° 37′ S, 177° 27′ O (mapo)-17.624166666667177.45277777778Koordinatoj: 17° 37′ S, 177° 27′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 16 km² (1 600 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Lautoka [lɔu̯toka] (Fiĝie Hindia: लौटोका) estas la tria plej granda urbo de Fiĝioj kaj la centro de sukero- kaj lignoproduktado. [1] Ĝi situas en la nordokcidento de la insulo Viti Levu, ĉirkaŭ 25 km norde de la Internacia Flughaveno Nadi .
Ĝi estas parto de la provinco Ba en la Okcidenta Divizio kaj la urbo havas propran municipan registaron.
Laŭ la stato de 2007 en la urbo Lautoka vivis 52 220 loĝantoj sur areo de 16 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 264 loĝantoj/km².
La sukerrafinejo Lautoka (konstruita inter 1899 kaj 1903) estas unu el la plej grandaj de sia speco en la Suda Hemisfero . Aldone al sukero, Lautoka ankaŭ produktas sterkojn kaj diversajn alkoholaĵojn (South Pacific Distilleries).
Vidindaĵoj en Lautoka inkluzivas la merkaton, la moskeon Jame , la sikhan templon, la templon Sri Krishna Kaliya kaj botanikan ĝardenon .
Estas buskonektoj al Suvo kaj Nadi . Boatoj veturas al la insuloj Yasawas , Beachcomber Island , kaj Treasure Island.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Starnes, Dean. (2009) Fiji. Lonely Planet. ISBN 9781741047936. “Lautoka's recent history is entwined with the fortunes of sugar and it is the cane on which Lautoka depends that gives rise to its other name, Sugar City.”.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Lautoka travel guide from Wikivoyage