Lavango

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lavango estas

<1> grandega neĝamaso, kiu ruliĝas de monto,

<2> en figura signifo: fenomeno kiu rememorigas pri <1>,
ekzemple vortlavango, varlavango, ŝuldolavango ktp.

El la vidpunkto de la homo neĝlavangoj ofte estas katastrofoj. Li klopodas protekti sin kaj sian substrukturon helpe de lavangoprognozoj, surplantado de deklivoj kaj lavangobaraj konstruaĵoj.

Se lavango jam trafis homojn, necesas helpo de montara savoservo.

Plurspecaj kondiĉoj, ekzemple malsekeco de neĝo, kunagas por kaŭzi lavangon kaj diversaj okazaĵoj, ofte minimumaj, ekzemple rompiĝo de neĝkornico, povas ekirigi lavangogliton.

Komparu kun: montarbaro

Vidu ankaŭ