Lavnecesejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lavnecesejo estas kombino inter necesejo kaj bideo, kiu ebligas anusan higienon per akvo anstataŭ per neceseja papero. Oni nomas ĝin ankaŭ neceseja bideo, duŝnecesejo aŭ higiena necesejo. Oni distingas inter kompleta lavnecesejo kaj lavneceseja surmetaĵo, kiun oni muntas sur konvencian necesejon.


Historio kaj divastiĝo[redakti | redakti fonton]

La lavnecesejo estis origine kreita de la sviso Hans Maurer kaj aperis sur la merkato en la jaro 1957 sub la nomo Closomat; ĝis la konkurso de la firmao en la jaro 2007 estis venditaj 100.000 unuoj. Ankaŭ la unuaj konkurantoj aperis en Svisio: en 1960 kreiĝis la surmeta aparato Sanett de la samnoma entrepreno, en 1978 Geberit lanĉis la surmetaĵon Geberella kaj ankaŭ la kompletinstalaĵon Geberit-O-Mat. En 1980 Toto enkondukis la serion Washlet-G en Japanio, kie lavnecesejoj estas tre disvastigitaj kaj ĝenerale nomiĝas washlets (vd. Necesejoj en Japanio).