Saltu al enhavo

Lavr Kornilov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lavr Kornilov
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aŭgusto 1870 (1870-08-18)
en Oskemeno
Morto 13-an de aprilo 1918 (1918-04-13) (47-jaraĝa)
en Krasnodar
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia Imperio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Omsk Cadet Military Corps (en) Traduki
Mikhailovsky Artillery School (en) Traduki
Staba milita akademio Nikolao Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Lavr Kornilov
Memorigilo Lavr Kornilov
Familio
Patro Georgy Kornilov (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esploristo
diplomato
oficiro Redakti la valoron en Wikidata
v • d • r

Lavr Georgijeviĉ Kornilov (ruse Лавр Георгиевич Корнилов; naskiĝis la 18-an de[jul.]/ 30-an de aŭgusto 1870[greg.], Ust-Kamenogorsko, la Rusia imperio — mortis la 13-an de aprilo 1918, apud Jekaterinodaro, Kubana Soveta Respubliko) estis rusia generalo. En 1917 li provis enkonduki militistan diktaturon per puĉo.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Kornilov estis skolto-oficiro en la rusa-japana milito (1904–1905), poste laboris en Pekino kiel armea ataŝeo (1907–1911). Oni nomumis lin en la unua mondmilito al divizia generalo. Li estis militkaptita ĉe Przemyśl (marto de 1915, fare de la aŭstra-hungara armeo), sed en 1916 sukcesis fuĝis reen al Rusio, kie oni komisiis lin komandi korpuson.

Generalo Aleksej Brusilov, sub kies komando li militis, priskribis lin kiel la homon kuraĝan, sed tro ambician, kies riskaj, malbone pripensitaj operacoj ofte kaŭzis grandajn perdojn.

Citaĵo
„ Странное дело, генерал Корнилов свою дивизию никогда не жалел: во всех боях, в которых она участвовала под его начальством, она несла ужасающие потери, а между тем офицеры и солдаты его любили и ему верили. Правда, он и себя не жалел, лично был храбр и лез вперед очертя голову. ” „ Stranga estas la afero, generalo Kornilov sian divizion neniam kompatis: en ĉiuj bataloj, kiujn ĝi partoprenis subestre de li, ĝi havis terurajn perdojn, tamen la oficiroj kaj soldatoj amis lin kaj kredis al li. Cetere li ankaŭ sin ne kompatis, persone estis kuraĝa kaj impetis antaŭen sentime. ”
— Aleksej Brusilov, Miaj rememoroj[1]

Post la Februara revolucio, li estis nomumita de la Provizora Registaro al ĉefo de la Petrograda Milita Distrikto. Ĉar la komandanto volis rigoran disĉiplon, tio igis lin tre malpopulara en la revolucia urbo. La 1-an de aŭgusto, la ĉefministro Aleksandr Kerenskij nomumis lin armea ĉefkomandanto. Baldaŭ estiĝis konflikto inter ili: ili havis aliajn politikajn ideojn kaj pensojn pri la rolo de la armeo. Fine de aŭgusto, Kornilov komandis taĉmentojn al direkto de Petrogrado, kion Kerenskij rigardis kiel iniciaton je puĉo kaj demisiigis lin kaj devigis lin reveni al Petrogrado. Kornilov rifuzis la ordonon, sed la fervojistoj obstaklis, ke la taĉmentoj atingu la urbon. La 1-an de spetembro, Kornilov kapitulacis kaj oni enprizonigis lin.

Poste li eskapis kaj post la Oktobra revolucio iĝis komandanto de la kontraŭbolŝevika Volontula Armeo. Post kelkaj monatoj li pereis dum batalo ĉe Jekaterinodaro.

Post jaroj generalo Aleksej Brusilov tiel resumis liajn vivon kaj karakteron:

Citaĵo
„ Считаю, что этот безусловно храбрый человек сильно повинен в излишне пролитой крови солдат и офицеров. Вследствие своей горячности он без пользы губил солдат, а провозгласив себя без всякого смысла диктатором, погубил своей выходкой множество офицеров. Но должен сказать, что все, что он делал, он делал, не обдумав и не вникая в глубь вещей. И теперь, когда он давно погиб, я могу только сказать: «Мир праху его», как и всем, подобным ему, пылким представителям нашей бывшей России. ” „ Mi opinias ke tiu ĉi sendube kuraĝa homo estas grave kulpa pri senbezone verŝita sango de soldatoj kaj oficiroj. Sekve de sia ardo li senutile estis pereiganta soldatojn, kaj proklaminte sin sen iu ajn senco diktatoro, li pereigis per sia misago multe da oficiroj. Sed mi devas diri ke ĉio kion li estis faranta, li faris sen pripensi kaj sen profundiĝi je la senco de la afero. Kaj nun, kiam li delonge pereis, mi nur povas diri: "Pacon al lia cindro", same kiel al ĉiuj similaj al li, ardaj reprezentantoj de nia eksa Rusio. ”
— Aleksej Brusilov, Miaj rememoroj[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Брусилов, А. А.. (1983) Мои воспоминания (ruse), p. 114. ISBN =.
  2. ↑ Брусилов, А. А.. (1983) Мои воспоминания (ruse), p. 245. ISBN =.