Saltu al enhavo

Lawrence Ferlinghetti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lawrence Ferlinghetti
Persona informo
Naskonomo Lawrence Monsanto Ferling
Naskiĝo 24-an de marto 1919 (1919-03-24)
en Yonkers
Morto 22-an de februaro 2021 (2021-02-22) (101-jaraĝa)
en San-Francisko
Mortis pro naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per interstitial lung disease (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Bolinas (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla franca vd
Loĝloko San-Francisko Parizo vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Parizo - doktoreco
Northfield Mount Hermon School (en) Traduki (1937)
Universitato de Norda Karolino en Chapel Hill - ĵurnalismo
Universitato Kolumbio - studo de angla literaturo
Riverdale Country School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo Lawrence Ferlinghetti
Profesio
Okupo oficiro
verkisto
pacaktivisto
aktivista akciulo
dramaturgo
librovendisto
ĵurnalisto
eldonisto
pentristo
poeto
tradukisto
politika aktivisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo literaturo poezio dramo eldonado pentrado vidigaj artoj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lawrence FERLINGHETTI ( naskiĝis la 24-an de marto 1919 en Yonkers, Novjorko ; mortis la 22-an de februaro 2021 en San-Francisko, Kalifornio) estis usona poeto,  artisto, libroeldonisto, instruisto, publika figuro kaj reprezentanto de la Beat-generacio. Membro de la estraro de la Internacia Pentrarto kaj Poezio-Movado.

Li verkis poezion, fikcion, dramon, artkritikon kaj tradukis literaturon. Li estas plej konata pro sia poemaro A Coney Island of the Mind (1958), kiu estis tradukita en pluraj lingvojn kaj vendis pli ol milionon da ekzempleroj. [1]

Kiam Ferlinghetti fariĝis 100-jara en marto 2019, la urbo San-Francisko deklaris lian naskiĝtagon, la 24-an de marto, "Tago de Lawrence Ferlinghetti". [2]

Lia patro, enmigrinto el Italio, mortis antaŭ ol li naskiĝis; lia franca patrino havis nervan kolapson kiam li estis 2-jaraĝa, kaj lin edukis lia patrinflanka onklo Ludovic kaj lia franclingva onklino Emily. Kiam ili disiĝis, Lawrence iris loĝi kun sia onklino en Francio. Post sia reveno, li loĝis en orfejo dum lia onklo serĉis laboron en Manhatano.

Li estis edukita ĉe la Universitato de Norda Karolino (1937–1941), kie li akiris diplomon pri ĵurnalismo; li gajnis magistron de Universitato Kolumbio kaj doktorecon ĉe la Sorbonne.

Dum la Dua Mondmilito, li estis komandanta oficiro dum la invado de Normandio. En 1952, li fondis la librovendejon kaj eldonejon City Lights en San-Francisko, kie li publikigis siajn proprajn verkojn kaj tiujn de aliaj beat-poetoj.

Li estis la lasta beat-poeto, kiu travivis ĝis la  20-a jarcento dum sia morto. Dum multaj jaroj, li estis la ĉefa eksponento de la poezia movado de San-Francisko, kiu ampleksis grandan nombron da poetoj de diversaj tendencoj, kiuj trovis literaturan subtenon per lia librovendejo, kaj la revuo City Lights Magazine, same kiel per poeziaj recitaloj promociitaj de Ferlinghetti. [3]

Lia verko reflektas la mondon vidatan tra la kritikaj okuloj de seniluziiĝo, precipe la politikon kaj socion de lia lando. La " amerika revo " disfaliĝas inter liaj strofoj, per kiuj li montras la erarojn kaj hororojn, kiujn li vidas, dum li sopiras mondon malsaman ol la realo, kiu ĉirkaŭas lin.  Kiel ĵurnalisto, li ankaŭ laboris por la revuo Time.

  • Pictures of the Gone World (1955) poezio
  • A Coney Island of the Mind (1958) poezio
  • Her (New Directions 1960) prozo
  • Unfair Arguments with Existence (short plays) (1963)
  • Routines (short plays) (1964)
  • Starting from San Francisco (New Directions 1967) poezio
  • Two Scavengers in a Truck, Two Beautiful People in a Mercedes (1968)
  • Tyrannus Nix? (New Directions 1969) prozo
  • The Secret Meaning of Things (1970) poezio
  • The Mexican Night (Travel Journal) (New Directions 1970)
  • Back Roads to Far Places (New Directions 1971) poezio
  • Open Eye, Open Heart (New Directions 1973) poezio
  • Who Are We Now? (New Directions 1976) poezio
  • Landscapes of Living and Dying (1980) ISBN 0-8112-0743-9
  • Over All the Obscene Boundaries (1986)
  • Love in the Days of Rage (E.P. Dutton 1988) novelo
  • A Buddha in the Woodpile (Atelier Puccini 1993)
  • These Are My Rivers: New and Selected Poems, 1955—1993 (New Directions) ISBN 0-8112-1273-4, ISBN 0-8112-1252-1
  • A Far Rockaway Of The Heart (New Directions 1998) ISBN 0-8112-1347-1
  • Love in the Days of Rage (2001)
  • Americus: Part I (2004)
  • A Coney Island of the Mind (Arion Press, 2005)
  • Poetry as Insurgent Art (New Directions, 2007) poezio
  • A Coney Island of the Mind: Special 50th Anniversary Edition with a CD of the author reading his work (New Directions, 2008)
  • 50 Poems by Lawrence Ferlinghetti 50 Images by Armando Milani (Rudiano, 2010) Poetry and Graphics ISBN 978-88-89044-65-0
  • Time of Useful Consciousness, (Americus, Book II) (New Directions, 2012) ISBN 978-0-8112-2031-6, 88p.
  • City Lights Pocket Poets Anthology: 60th Anniversary Edition (City Lights, 2015)
  • I Greet You At The Beginning Of A Great Career: The Selected Correspondence of Lawrence Ferlinghetti and Allen Ginsberg 1955—1997. (City Lights, 2015)
  • Pictures of the Gone World: 60th Anniversary Edition (City Lights, 2015)
  • Writing Across the Landscape: Travel Journals, 1960—2010 (Norton, 2015) ISBN 978-1-63149-001-9
  • Ferlinghetti, Lawrence. Little Boy — Doubleday, 2019. — ISBN 9780385544795. novelo

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. . About The Beats: The Key West Interview: Lawrence Ferlinghetti, 1994. Abouthebeats.blogspot.com (2007-09-30). Alirita 2014-02-18 .
  2. . City Lights founder Lawrence Ferlinghetti: 'The US isn't ready for a revolution' (March 20, 2019). Alirita March 24, 2019 .
  3. Brown, Emma, "Lawrence Ferlinghetti, literary citadel of San Francisco, dies at 101", February 23, 2021.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]