Lax VS

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg - La mallongigo VS en Lax VS staras por la svisa Kantono Valezo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Lax.

Lax
Blazono de Lax
Blazono de Lax
Lax
Lax
Kantono Valezo
Distrikto Goms
Koordinatoj  46°23′17″N 8°7′5″O  /  46.38806°N, 8.11806°O / 46.38806; 8.11806 (Lax VS)Koordinatoj: 46°23′17″N 8°7′5″O  /  46.38806°N, 8.11806°O / 46.38806; 8.11806 (Lax VS)
Nombro de enloĝantoj 298
Areo 5,02 km²
Alteco 1039 m super marnivelo
Poŝtkodo 3994
Komunumkodo 6061
Mapo de Lax
Situa mapo de Lax

Lax estas komunumo en la distrikto Goms en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 298 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Lax situas en Supra Valezo ĉe la norda bordo de la rivero Rodano, ĝi estas la plej suba komunumo de la Distrikto Goms. [1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,02 km², de kiuj 36,5% estas kovritaj de arbaro, 39,7% servas por agrikulturo kaj 5,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Lax limas en nordoriento kaj nordo al Fiesch, en sudo al Ernen, en sudokcideento al Grengiols, en okcidento al Martinsberg, kaj en nordokcidento al Betten.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Lax pasas la kantona ĉefvojo n-ro 19 de Brigo trans Furko-Pasejo al Andermatt. Pere de la stacidomo ĉe la trajnlinio de la Materhorno-Gotardo-Fervojo la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Lax datiĝas el la jaro 1295 kiel Lacx. Dum mezepoko la loko apartenis al la episkopo de Siono. En la jaro 1565 kaj 1566 en Lax multaj homoj mortis de la peŝto. En la jaro 1799 defendantoj de la malnova feŭda ordo rezistis kontraŭ la francaj trupoj, kiuj subtenis la Helvetan Revolucion. Tiun eventon memorigas batalmemorejo en Lax. La valezanoj en mistifikita historipercepto kutime erare interpretas tiun batalon liberecbatalon kontraŭ la francaj invadistoj, ĉar en realo la francaj trupoj subtenis la demokratian movadon, kiu ĉesigis la feŭdan reĝimon, kiu ĝis tiam regis en la malnova Ĵurkomunumo kaj kiu ĉefe baziĝis sur sklaveco de senrajtaj kamparanoj, kiuj apartenis al grandbienposedantoj kaj kelkaj malmultaj nobelaj familioj.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Aliaj signifoj de Lax

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto: Alois Grichting: Lax ' en Historia Leksikono de Svislando (2007-11-29)

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]