Lazarus You Heung-sik
Aspekto
Lazarus You Heung-sik | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de novembro 1951 (73-jaraĝa) en Nonsan |
Lingvoj | korea |
Ŝtataneco | Sud-Koreio ![]() |
Alma mater | Nonsan Daegeon High School (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | latinkatolika episkopo (2003–) katolika sacerdoto (1979–) ![]() |
Lazarus You Heung-sik (koree 유흥식) estas katolika pastro kaj kardinalo el suda Koreio. Li naskiĝis la 17-an de novembro 1951 en Nonsan, do nun estas 73-jaraĝa. Ekde 2021 li estas la prefekto, do gvidanto, de la Kongregacio por la klerikaro (latine Congregatio pro clericis), ekde la 5-a de junio 2022 nomata Dicasterium por la klerikaro (aŭ Dicasterium por la pastraro, latine Dicasterium pro clericis) - unu de la Kongregacioj de la Roma Kurio aŭ ekde la reorganizado de 2022 unu el la institucioj nomataj Dicasterium, kiuj disvolvas la funkcion de ministerioj de la Apostola Seĝo, la reprezentejo de la roma kurio, la universala estraro de la Katolika Eklezio en Vatikanurbo.