Lazeŝĉina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Raĥiv en Transkarpatio

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Lazeŝĉina, ukraine Лазещина, hungare Mezőhát estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Raĥiv.

Situo[redakti | redakti fonton]

Lazeŝĉina situas ĉe Jablunicka montpasejo laŭ ĉefvojo kaj fervojo Raĥiv-Lviv.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jablunicka montpasejo
Montopinto Hoverla

Dum la hungara dominado Mezőhát estis limpasejo. Ĝis Traktato de Trianon Mezőhát apartenis al Hungara reĝlando, al Máramaros, al distrikto de Rahó, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion por rutenoj, kies parto estis ankaŭ tiu ĉi vilaĝo. Ekde 1945 Lazeŝĉina apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • montopinto Hoverla 2061 m-ojn alta, la plej alta punkto de Ukrainio