Lazurito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
bloko de lazurito

Lazurito aŭ laŭ mezepoka latina lingvo lapis lazuli (lapis latine por "ŝtono", lazuli laŭ la araba genitivo lazulum por "blua") estas intense blue briletanta mineralo, respektive miksaĵo el diversaj unuopaj mineraloj kun plimulto de lazurito kaj malplimulto de ekzemple pirito kaj calcito, malpli multe ankaŭ de diopsido kaj sodalito.

La plej bonaj trovejoj situas en la okcidento de la alta montaro Hindukuŝo en la provinco Badaĥŝan de Afganio. En la afgania interna milito de la lastaj tri jardekoj de la 20-a jarcento la rego de la valo Panĝir, krom sia armee strategia signifo, aparte gravis pro la minejoj de la internacie multekoste vendeblaj lazuritoj. La minejo de la urbo Badaĥŝan, en kiu ankoraŭ nuntempe troviĝas lazuritoj, jam funkciis dum la epoko de antikva Egiptio.

Pliaj trovejoj estas Ovalle en Ĉilio, Malobistrinskoje ĉe la Bajkala lago en Siberio kaj Kalifornio.

elefanta figuro el lazurito kun spuroj de pirito. Longo 8 cm.

Uzo[redakti | redakti fonton]

kiel gemo[redakti | redakti fonton]

Lazuritoj uziĝas pli ol 7.000 jarojn kiel gemo, do kiel valoraj ornamaj ŝtonoj. La ŝtonoj estis la plej multekostaj el la gemoj de antikva Egiptio kaj mortintaj faraonoj ricevis ilin por la vojaĝo al la postmorta mondo. Pro sia multekosteco tamen ankaŭ en antikva Egiptio unuafoje aperis trompocele faritaj falsigoj de lazuritoj kaj turkisoj per blue respektive bluverde farbita vitro.

kiel pigmento[redakti | redakti fonton]

Lazurito kiel pigmento, do baza farbo, havas gravan signifon en la arto de pentrado. El la gemo fabrikigĝis la brile blua koloro kiun en mezepokaj pentraĵoj ekzemple ofte uzis por pentri la brile bluajn vestaĵojn de Maria, patrino de Jesuo.

Plia rimarkinda ekzemplo por la uzo de pulvorigita kaj per oleo miksita lazurito kiel pigmento estas la ciklo da freskoj de la itala pentristo Giotto en Padovo: tie la ĉielo pro la intense malhelblua koloro aparte okulfrape brilas. La blua koloro en la mezepoka pentrado sume malofte uziĝis pro la ekstrema multekosteco kaj rareco de lazurito. La kolora nomo "ultramaro" por lazurita ekestis pro tio, ke la rara substanco devis esti importita de "trans la maro".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]