Laŭzano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laŭzano

emblemo

Katedralo de Laŭzano
Katedralo de Laŭzano
komunumo en Svislandoĉefurbo • ĉefurbo de kantono de Svislando • universitata urbo • urbo en Svislando • urbego

Flago

Blazono de Lausanne
Blazono de Lausanne
Flago Blazono
Administrado
Kantono Vaŭdo
Distrikto Laŭzano
Poŝtkodo 1000-1008
Kodo laŭ {{{laŭ}}} 5586
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 141 418  (2022) [+]
Loĝdenso 3 418 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo CH1903: 538219 / 153878 (mapo)46.5333333333336.6333333333333Koordinatoj: 46° 32′ N, 6° 38′ O; CH1903: 538219 / 153878 (mapo) [+]
Alto 495 m [+]
Areo 41,37 km² (4 137 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Mapo de Laŭzano
Mapo de Laŭzano
Situa mapo de Laŭzano
Laŭzano (Kantono Vaŭdo)
Laŭzano (Kantono Vaŭdo)
DEC
Laŭzano
Laŭzano
Situo de Laŭzano

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lausanne [+]
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 141 418  (2022) [+]
Loĝdenso 3 418 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo CH1903: 538219 / 153878 (mapo)46.5333333333336.6333333333333Koordinatoj: 46° 32′ N, 6° 38′ O; CH1903: 538219 / 153878 (mapo) [+]
Alto 495 m [+]
Areo 41,37 km² (4 137 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Laŭzano (Laŭzano)
Laŭzano (Laŭzano)
DEC
Laŭzano
Laŭzano
Lokigo de Laŭzano en Svislando
Situo de Laŭzano

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lausanne [+]
vdr

Laŭzano (france Lausanne, itale kaj romanĉe Losanna, arpitane Losena ) estas urbo situanta okcidente de Svislando sur la norda bordo de la lago Lemano. Ĉefurbo de la svisa kantono Vaŭdo kaj de la Distrikto Laŭzano, ĝi estas la kvara urbo de Svislando laŭ grandeco (post Zuriko, Ĝenevo kaj Bazelo) kun 136 514 loĝantoj en januaro 2012.

La ĉirkaŭlaŭzana regiono, kiu entenas la okcidentajn komunumojn Bussigny, Chavannes, Crissier, Ecublens, Prilly, Renens, Saint-Sulpice, Villars-Sainte-Croix, la nordajn, Boussens, Bretigny, Cheseaux, Cugy, Froideville, Jouxtens-Mézery, Le Mont-sur-Lausanne, Morrens, Romanel, Sullens), la orientajn (Lutry, Belmont, Paudex, Pully asociiĝis en 2007 kun la regiono de Morges) Chigny, Denges, Echandens, Echichens, Lonay, Lully, Morges, Préverenges, Saint-Prex, Tolochenaz, celante la Komunumaran Projekton Lausanne-Morges (Projet d’agglomération Lausanne-Morges, PALM) por realigi ĝis 2023 regionan disvolviĝon pli efikan.

Tiu ĉi komunumara regiono grupigis ĉirkaŭ 278 000 loĝantojn, tio estas 40% de la tutkantonaj loĝantoj kaj 60% de la laborlokoj en 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La koordinatoj de la urbo estas 46°31'N; 6°38'E. Laŭzano situas norde de la Lago Lemano ĉe kruta deklivo, kaj etendiĝas en nordo ĝis al la altebenaĵo de Gros-de-Vaud. En nordo je la suda flanko de Gros-de-Vaud troviĝas la eksklavo Bel-Air, kiu apartenas al la urba teritorio.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Urbo de kulturo kaj scienco[redakti | redakti fonton]

Laŭzano estas grava centro de scienco kaj kulturo. En la urbo troviĝas la Universitato de Laŭzano kaj la Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Laŭzano, la sidejo de la du institucioj tamen troviĝas ekster la urba teritorio en la komunumo Ecublens[1] [2] . En Laŭzano troviĝas ankaŭ la sidejo de la Internacia Olimpika Komitato, kaj tiukadre ankaŭ la Olimpika Muzeo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Pro ĝia kruta dekliveco la ĉefa linio de la metroo de Laŭzano komence funkciis en formo de funikularo, nome subtera kablotramo. Krome la urbo disponas pri densa bus- kaj trolejbusreto kaj tramlinio al la universitatoj en Ecublens.[3][4] La ĉefstacidomo de Laŭzano estas grava fervojlinio kun ĉefaj trajnlinioj al Ĝenevo, Valezo, Friburgo kaj Berno. Al Laŭzano kondukas pluraj kantonaj ĉefvojoj inter kiuj la kantona ĉefvojo n-ro 1, 5 kaj 9 kaj la svisa aŭtovojo A1, la svisa aŭtovojo A9 kaj la laŭzana urboaŭtovojo, kiu estas branĉo de la svisa aŭtovojo A1. Transports publics de la région lausannoise (TL) estas la ĉefa funkciigisto de publika transporto en Laŭzano kaj la pli larĝa aglomeraĵo.

Historio kaj politiko[redakti | redakti fonton]

En la urbo estis subskribita la Traktato de Lausanne, en kiu post la Unua mondmilito estis fiksitaj la landlimoj de Turkio.

Gefiloj[redakti | redakti fonton]

Esperanto en Laŭzano[redakti | redakti fonton]

En 1923 reprezentanton sendis IAES al la Internacia Kongreso de Stenografio en Laŭzano. En Laŭzano ekzistas aktiva Esperanto-klubo, nome la Laŭzana Esperanto-Societo (reta ligilo sube).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]