Saltu al enhavo

León Gieco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
León Gieco
Persona informo
Naskonomo Raúl Alberto Antonio Gieco
Aliaj nomoj Ricardo Gómez • León Gieco
Naskiĝo 20-an de novembro 1951 (1951-11-20) (73-jaraĝa)
en Cañada Rosquín
Ŝtataneco Argentino Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo buŝharmonikisto
kantaŭtoro
kantisto
filmreĝisoro Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://www.leongieco.com/
vdr
Leon Gieco en 1981

León GIECO, plena nomo Raúl Alberto Antonio Gieco (naskiĝis la 20-an de novembro 1951 en Cañada Rosquín, vilaĝo en la provinco Santa Fe, Argentino) estas argentina muzikisto, folkrokkantisto, komponisto kaj aranĝisto, unu el la plej gravaj nuntempaj muzikistoj en Argentino. Liaj kantoj kombinas influojn de argentina folkloro kun okcidentstila rok-muziko.

Kiel muzikisto, folkrokkantisto, komponisto kaj aranĝisto, lia enorma kultura influo en Sudameriko baziĝas sur lia engaĝiĝo al libereco kaj socia justeco, kiu estas esprimita en liaj poemoj kaj socia aktivismo. Lia muzika stilo estas influita de kaj nordamerika popolmuziko, precipe kantisto Bob Dylan, kaj sudamerika folkloro [1]. Inter liaj konataj kantoj estas "La colina de la vida", "Carito, Hombres de hierro", "La cultura es la sonrisa", kaj "Solo le pido a dios", kiu iĝis himno por libereco kaj la batalo kontraŭ perforto en Sudameriko.

  • León Gieco (1973)
  • La Banda de los Caballos Cansados (1974)
  • El fantasma de Canterville (1976)
  • IV LP (1978)
  • Siete años (1980)
  • Pensar en nada (1981)
  • Corazón americano / El gran concierto (1985)
  • De Ushuaia a La Quiaca 1 (1985)
  • De Ushuaia a La Quiaca 2 (1985)
  • De Ushuaia a La Quiaca 3 (1985)
  • Semillas del corazón (1989)
  • Ayer y hoy (1989)
  • Concierto en vivo con Pete Seeger (1990)
  • Mensajes del alma (1992)
  • Desenchufado (1994)
  • Orozco (1997)
  • En el país de la libertad (1999)
  • De Ushuaia a La Quiaca 4 (1999)
  • 40 obras fundamentales (2000)
  • Bandidos rurales (2001)
  • Por partida doble (2001)
  • El vivo de León (2003)
  • De Ushuaia a La Quiaca (re-edition) (2005)
  • Por favor, perdón y gracias (2005)
  • 2006: 15 años de mi
  • 2011: El desembarco
  • 2022: El hombrecito del mar

Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]