Leĝdona Juano

La Leĝdona Juano (ĉine 立法院, pinjine: Lìfǎ Yuàn; angle Legislative Yuan) estas la unuĉambra parlamento de la parte agnoskita Respubliko Ĉinio (Tajvano). Ĝi estas unu el la kvin organoj (nomataj ĉine 院, pinjine: yuàn, "institucioj") de povo provizitaj de la Konstitucio de la Respubliko Ĉinio, kiu sekvas la Tri Principojn de la Popolo de Sun Jat-sen, kaj estas komparebla al la okcidenta parlamento laŭ la senco de la disiĝo de povoj. Iafoje nomata " parlamento ", la Leĝdona Juano estas esence branĉo de la registaro.
Laŭ Klarigo N-ro 76 de la Konstitucio de la Jura Juano de 1957, la parlamento de la respubliko konsistas el la Nacia Asembleo (nun suspendita), la Leĝdona Juano, kaj la Kontrola Juano. Tamen, post konstituciaj amendoj en la malfruaj 1990-aj jaroj, kiuj efike transdonis la plej multajn el la povoj de la Nacia Asembleo al la Leĝdona Juano, tajvanaj gazetoj pli ofte nomas ĉi-lastan "Parlamento" (ĉine 國會 / 国会, pinjine: Guóhuì). La nuna Prezidanto de la Parlamento estas Han Kuo-yu (KMT).[1]
Konsisto
[redakti | redakti fonton]En la elekto de la Leĝdona Juano, 113 membroj estas elektitaj por kvarjaraj oficperiodoj. Du-voĉdona balotsistemo kun kombinita plimulto kaj proporcia reprezentado estas uzata :
- En 73 balotdistriktoj, unu reprezentanto estas rekte elektita laŭ la relativa plimulta balotsistemo.
- Ses pliaj reprezentantoj estas rekte elektitaj de la indiĝenaj popoloj de Tajvano.
- La ceteraj 34 sidlokoj estis asignitaj per dua voĉdonado bazita sur proporcia reprezentado. Transoceanaj ĉinoj kaj transoceanaj tajvananoj ankaŭ rajtas voĉdoni. Ekzistas sojlo de 5 procentoj.
Regula laboro
[redakti | redakti fonton]La Leĝdona Juano havas la povon aprobi aŭ malakcepti leĝojn. La amplekso de ĝia kontrolo super la Plenuma Juano estis neklara dum la 1990-aj jaroj, sed la Plenuma Juano devis respondi nur al la Prezidanto de la Respubliko.
Multo de la laboro de la Leĝdona Juano estas plenumata de leĝdonaj komitatoj. Televidaj intervjuoj, en kiuj membroj de la Plenuma Juano devas respondi demandojn de opoziciaj membroj, estas tre popularaj. La aliaj Juanoj rajtas plusendi leĝprojektojn al la Leĝdona Juano. Tamen, ĉi tiuj leĝprojektoj devas esti kunsubskribitaj de certa nombro da leĝdonantoj. Kiam leĝprojekto estas prilaborita de la Leĝdona Juano, ĝi spertas tri legadojn.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ DPP's Yu Shyi-kun elected legislative speaker (February 2, 2020). Arkivita el la originalo je February 2, 2020. Alirita August 25, 2020 .



