Leĝo de Godwin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La leĝo de Godwin (ankaŭ nomata la regulo de Godwin pri naziaj analogioj) estas aforismo pri interretaj diskutforumoj, kiu jenas:

La probableco, ke en enreta diskuto aperas komparo kun Hitlero aŭ la nazioj kun plilongiĝado de la diskuto proksimiĝas al 1.

Kvankam tio en la leĝo ne aperas, la tradicia ekspliko diras, ke tuj kiam tia komparo en la diskuto aperas, la koncerna diskutfadeno finiĝis kaj la aŭtoro de tiu komparo la koncernan diskuton malvenkis. Tamen Mike Godwin, la originala aŭtoro de la leĝo, malkonsentas pri tio kaj diris, ke la celo estis igi disputantojn antaŭpripensi eventualajn komparojn al nazioj anstataŭ tute eviti ilin.[1][2][3][4][5][6]

Historio[redakti | redakti fonton]

La leĝo estas nomita laŭ Mike Godwin, kiu en la tempo de ekesto de la leĝo estis prokuristo ĉe la Electronic Frontier Foundation. Laŭ Richard Sexton, la leĝo povis ekesti per formaligo de kontribuaĵo el la 16-a de oktobro 1989 [1]

La fakton, ke diskuto ĉe Usenet maljuniĝas, oni rekonas laŭ tio, ke la diskutantoj enkondukas Hitleron kaj la naziojn.

Godwin diris, ke li enkondukis la leĝon de Godwin kiel eksperimento pri memetiko. La leĝo ne pretendas ellabori logikan trompon; ĝi anstataŭe estas memea ilo por redukti la oftecon de nekonvenaj, troigaj komparoj. "Kvankam intence enkadrigita kvazaŭ leĝo de naturo aŭ matematiko, ĝia celo ĉiam estis retorika kaj pedagogia: Mi volis, ke homoj, kiuj haste komparus iun al Hitler, pensus iom pli multe pri la Holokaŭsto," Godwin skribis.[1] En decembro 2015 Godwin rimarkis pri la naziaj kaj faŝismaj komparoj, kiujn pluraj artikoloj faris al la Respublikana prezidenta kandidato Donald Trump: "Se vi antaŭpripensas la komparon kaj montras veran konscion pri historio, certe referencu Hitleron kiam vi parolas pri Trump. Aŭ pri iu alia politikisto."[2] La 13-an de aŭgusto 2017 Godwin simile rimarkis pri la manifestacio Unuigu la Dekstron en la interkonaj retejoj Facebook kaj Twitter, aprobante kaj kuraĝigante klopodojn kompari ties organizantojn el la ekstremdekstra movado "alt-right" al Nazioj.[3][4][5][6]

Obĵetoj kaj kontraŭargumentoj[redakti | redakti fonton]

Tipa obĵeto kontraŭ la leĝo de Godwin estas, ke eĉ komparo kun Hitlero povas esti tute valida diskuta argumento. Ekzemple dum diskuto pri la kvalitoj de iu politikisto, oni povas la aserton, ke "Li estas bonega politikisto, ja li esence levis la ekonomion." dubindigi per respondo "La nura fakto, ke li levis la ekonomion, ne signifas, ke li estas bonega politikisto - eĉ Hitlero levis la ekonomion." Tian komparadon povas multaj konsideri akceptebla aludo al Hitlero kiel ĝenerale konata ekstrema kazo, per kiu oni povas refuti la universalan validecon de ajna ĝeneraligo (vidu Reductio ad Hitlerum).

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Similan leĝon pri la emo de esperantistaj diskutoj deflankiĝi de la pridiskutata temo al lingvaj temoj laŭ la ekzemplo de la leĝo de Godwin en 2008 formulis Toño del Barrio kaj nomis ĝin la leĝo de Tonjo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]