Leĝo de Metcalfe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Du telefonoj povas krei unu konekton inter ili, sed 5 telefonoj povas krei 10 konektojn kaj tiel plu, do 12 aparatoj povas jam krei 66 konektojn.

La Leĝo de Metcalfe deklaras ke la valoro de komputila reto estas proporcia al la kvadrato de la nombro da uzantoj ligitaj al la sistemo (n 2). La leĝo estis formulita tiel unuafoje fare de George Gilder en 1993 [1], kaj estis atribuita al Robert Metcalfe lige kun Eterreto. La leĝo de Metcalf estis origine prezentita ĉirkaŭ 1980, komence la leĝo ne estis prezentita koncerne uzantojn, sed de "Kongruaj komunikaj aparatoj" (ekzemple, faksmaŝinoj, telefonoj, ktp.) [2]. Nur lastatempe kun la lanĉo de Interreto, ĉi tiu leĝo ankaŭ estis atribuita al uzantoj kaj retoj kaj ne nur ĉar ĝia origina intenco estis priskribi aĉetojn kaj ligojn sur la Eterreto [3]. La leĝo estas proksime rilatita al ekonomiko kaj komerca administrado, precipe kun konkurencivaj firmaoj serĉantaj kunigi unu kun la alia.

Metcalfe rezonis ke la nombro de Eterretaj kartoj estis kreskanta preter kriza nombro por ke la klientoj gajnis per iliaj retoj.[4]

Laŭ Metcalfe, la kaŭzo por la vendo de la retaj kartoj estis ke:

  1. la kostoj de kartoj estis proporciaj al la nombro de instalitaj kartoj, sed
  2. la valoroj de retoj estis proporciaj al la kvadrato de la nombro de uzantoj.

Oni povas algebre esprimi la koston kiel kaj la valoron kiel .

Efikoj[redakti | redakti fonton]

La Leĝo de Metcalf priskribas multajn el la efikoj de komunikado kaj interkonektaj teknologioj en la reto, kiel ekzemple la Interreto, sociaj retoj, kaj la TTT. Laŭ Reed Hunt, iama prezidanto de la Federacia Komisiono pri Komunikado en Usono, la leĝo donas multe da kompreno por la funkciado de la Interreto [5]. La leĝo de Metcalfe rilatas al la fakto ke la nombro da unikaj ligoj en reto de n ligoj povas esti esprimita matematike kiel triangula nombro n ( n − 1)/2, kiu estas asimptote proporcia al n 2.

Tiu ĉi leĝo estis pruvita multfoje kun fakmaŝinoj: unu fakmaŝino estas tute senutila sen celo, sed la valoro de ĉiu kroma fakmaŝino pliiĝas kun la tuta nombro de fakmaŝinoj kiuj estas aldonitaj al la reto, ĉar la totala nombro de homoj kun kiuj ĉiu uzanto povas sendi kaj ricevi dokumentojn pliiĝas [6]. Ankaŭ, en sociaj retoj, kiom la nombro da uzantoj de la servo pliiĝas, tiom la valoro de la servo pliiĝas por la komunumo.

Retefikoj por bono aŭ servo iĝas multsignifaj post kiam sufiĉa abona procento da homoj uzas la bono aŭ servo. Tiu ĉi procento nomiĝas kriza maso. Je kriza maso punkto, la valoro al la aĉetanto de la bono pligrandiĝas ol la mona valoro de la bono aŭ servo. Pro tio ke la valoron difinas la uzanta bazo, se sufiĉa nombro de homoj abonas al la servo aŭ aĉetas la bonon, tiam pluaj homoj abonas al la servo aŭ aĉetas la bonon pro la multsignifa utilo:preza rilato.

Por plia legado[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Carl Shapiro and Hal R. Varian. (1999) Information Rules. Harvard Business Press. ISBN 0-87584-863-X.
  2. Simeon Simeonov (July 26, 2006) Metcalfe’s Law: more misunderstood than wrong?. HighContrast: Innovation & venture capital in the post-broadband era.
  3. James Hendler and Jennifer Golbeck (2008) Metcalfe's Law, Web 2.0, and the Semantic Web.
  4. http://www.forbes.com/forbes/2007/0507/052.html
  5. Bob Briscoe (July 2006) Metcalfe's Law is wrong. Alirita 2010-07-25.
  6. R. Tongia The Dark Side of Metcalfe’s Law: Multiple and Growing Costs of Network Exclusion. Arkivita el la originalo je 2012-03-01. Alirita 2010-07-25. Arkivigite je 2012-03-01 per la retarkivo Wayback Machine

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]