Leĝo de Tonjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La leĝo de Tonjo (foje nomata ankaŭ leĝo de Tonjo pri retaj diskutojleĝo pri maksimuma harfendumado) estas aforismo pri esperantistaj interretaj diskutforumoj, kreita en 2008 de hispana esperantisto Toño del Barrio, kiu jenas:

Ju pli reta diskuto en Esperanto longas, la probableco ke ĝi deflankiĝos al diskuto pri gramatikaĵoj aŭ pri la uzata vortigo des pli (asimptote) proksimiĝas al 1.

Ĝi estas inspirita de la ĝenerale konata leĝo de Godwin, kiu en esperantigo de Toño del Barrio estas:

Se reta diskuto sufiĉe longas, la probableco ke aperos komparo kun Hitlero aŭ la nazioj proksimiĝas al 1.

Notinda diferenco laŭ Toño del Barrio tamen estas, ke kvankam tuj post kiam laŭ la leĝo de Godwin aperas la argumento pri Hitlero, la koncerna diskuto finiĝis kaj la aŭtoro de tiu komparo malvenkis, okaze de la leĝo de Tonjo tiel ne estas: male, la lingva aludo ne nur ne kaŭzas finon de la diskuto, sed anstataŭe plivigligas ĝin, tiel ke baldaŭ ĝia originala celo estas forgesita.

Origino[redakti | redakti fonton]

Toño del Barrio unue publikigis la leĝon en samnoma artikolo en sia blogo la 2-an de aprilo 2008.[1] En la artikolo li priskribis la leĝon de Godwin (difinitan en 1989 de Mike Godwin) kiel sian inspiron, kaj ankaŭ tuj nomis la nove formulitan leĝon „leĝo de Tonjo”, en konscia klopodo obei la leĝon de Stigler.

Korolario de Harri[redakti | redakti fonton]

Finna esperantisto Harri Laine konstruante sur la leĝo de Tonjo formulis la 18-an de majo 2008 ĝian korolarion, kiu jenas:[2]

Ju pli reta diskuto en Esperanto longas, des pli probablas ke „la gramatikaĵoj”, en la senco de la Leĝo de Tonjo, inkluzivas supersignojn kaj surogatajn skribojn.

Laŭ tiu korolario, Harri Laine konkludis la jenan, plispecifigitan formulon de la leĝo de Tonjo:

La probableco, ke reta diskuto en Esperanto finiĝas en malkonkordo pri uzo de supersignoj kaj surogataj skriboj, laŭtempe asimptote proksimiĝas al 1.

Kompare kun la originala leĝo de Tonjo, nur tiu ĉi ĝia pli specifa versio parolas pri „finiĝo” de la diskuto (kaj ne pri nura „deflankiĝo”), kiel tion la leĝo de Godwin faras jam en sia baza vortumo.

Observitaj uzoj kaj mencioj[redakti | redakti fonton]

La fenomeno priskribata de la leĝo de Tonjo estas ofte observata en la praktiko, kaj laŭ Toño del Barrio tiel estis ankaŭ jam antaŭ ĝia formala difino. Post la publikiĝo de la leĝo, esperantistoj komencis en interretaj diskutoj aludi al ĝi per ĝia nomo en okazoj kiam ili ĝin observis, kaj ĝi gajnis relativan popularecon. Tiel la leĝo de Tonjo menciiĝis ekz. plurfoje en Libera Folio[3][4][5] kaj La Balta Ondo,[6] sed ankaŭ sub afiŝoj en personaj blogoj.[7][8] En la forumo de lernu! oni observis, ke la leĝo aplikeblas eĉ en veraj diskutoj pri gramatikaĵoj mem, ĉar tiuj povas deflankiĝi al diskutado pri gramatikaj terminoj.[9] Iuj esperantistoj ankaŭ klopodis serĉi la kialojn de la perceptata valideco de tiu leĝo, ekz. en la Usenet-grupo soc.culture.esperanto.[10]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]