Leĝo de civilaj rajtoj (1964)
Civil Rights Act of 1964 | |
---|---|
![]() | |
akto de Kongreso de Usono | |
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Lingvo | angla lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 2-a de julio 1964 |
La Leĝo pri civilaj rajtoj de 1964 estas usona leĝo pri civilaj rajtoj kaj laboro, kiu malpermesas diskriminacion pro raso, koloro, sekso aŭ etneco. La leĝo malpermesas neegalan devigon de balotantregistradpostuloj, rasapartigo en lernejoj kaj publikaj loĝejoj, kaj dunga diskriminacio kaj estas konsiderita unu el la plej gravaj leĝoj en usona historio.
Decide, la leĝo rajtigis la federacian Justicministerion por devigi la leĝon, ĉar subŝtatoj estis nevolontaj aŭ malvolontaj fari tion post kiam la antaŭaj civitanrajtaj leĝoj de 1957 kaj 1960 estis realigitaj.
Ĝi estas konsiderata unu el la plej gravaj leĝoj por jura egaleco por afrik-usonanoj en Usono. La leĝo deklaris la neegalan aplikadon de la voĉdonrajto kontraŭleĝa, same kiel rasapartigo en publikaj instalaĵoj kiel restoracioj, kinejoj, hoteloj, sportaj stadionoj, busoj, sanitaraj instalaĵoj, ktp. Diskriminaciaj analfabeteco-testoj kaj aliaj malavantaĝoj kontraŭ malplimultoj estis promultitaj la sekvan jaron en la Voĉdonrajtoj-Leĝo de 1965.
Prezidanto John Kennedy proponis la leĝaron en junio 1963, sed la Senato ne pasigis ĝin. Post la murdo de Kennedy, la leĝo estis apogita fare de prezidanto Lyndon Johnson. La Reprezentantĉambro pasigis la leĝon en februaro 1964, kaj Lyndon Johnson subskribis la leĝon la 2-an de julio 1964 en la Blanka Domo .