Leĝoj de Burgoso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Leĝoj de Burgoso (hispane: Leyes de Burgos), promulgita la 27-an de decembro 1512 en Burgoso, Hispanio, estis la unua kodigita aro de leĝoj regante la konduton de hispanoj enAmeriko, precipe koncerne indiĝenojn. Ili malpermesis la fitrakton de indiĝenoj, kaj aprobis ilian konvertiĝon al Katolikismo. La leĝoj estis kreitaj por eviti la laŭleĝan problemon kiu estiĝis de la konkero kaj koloniigo de la Indioj, kie la ĝenerala juro de Hispanio ne estis uzita. La leĝoj neniam estis vere observigitaj kaj havis malgrandan efikon.

La amplekso de la leĝoj estis originale restriktita al la insulo Hispaniolo, sed estis poste etendita al Porto-Riko kaj Jamajko. Tiuj leĝoj rajtigis kaj leĝigis la kolonian praktikon de kreado de Enkomendoj, kie indianoj estis grupigitaj kune por labori sub koloniaj majstroj, kaj limigitaj la grandeco de tiuj establadoj al inter 40 kaj 150 homoj. Tamen, ili ankaŭ establis reguligitan reĝimon de laboro, salajro, proviante loĝejojn, higienon, kaj prizorgon por la indianoj en racie protekta kaj humanitara spirito. Virinoj pli ol kvar monatoj gravedaj estis sendevigitaj de laboro.

La dokumento ankaŭ malpermesis la uzon de ia formo de puno de la enkomendantoj, rezervante ĝin por oficialuloj establitaj en ĉiu urbo por la efektivigo de la leĝoj. Ĝi ankaŭ ordonis ke la indianoj estu preteraŭditaj, malpermesita bigamio, kaj postulis ke la kabanoj de la indianoj estu konstruitaj kune kun tiuj de la hispanoj. Ĝi respektis, laŭ kelkaj manieroj, la tradiciajn aŭtoritatojn.

La malbona plenumado de la leĝoj kondukis al multaj protestoj. La leĝoj tiel ofte estis nebone uzitaj ke ili estis viditaj kiel simple leĝigo de la antaŭa malbona situacio. Tio kreis impeton por reformo, aranĝita per Novaj Leĝoj de 1542.