Leŭprorelino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Leŭprorelino estas fabrikita hormono, uzata por kuraci prostatan kanceron, maman kanceron, endometriozon, utermalsanajn senĝeneraliĝajn ĉelarojn kaj trofruan puberecon. Ĝi estas injektita enmuskole aŭ subhaŭte.

Oftaj kromefikoj estas varmeksentoj, nestabila humoro, dormaj problemoj, kapdoloroj, kaj doloro ĉe la injekta loko. Ankaŭ povas okazi osta perdo, grava deprimo, eterna artikodamaĝo, kario, kaj perdo de dentoj. Aliaj kromefikoj inkludas troan sangosukeron, alergiajn reagojn, kaj hipofizaj problemoj. Uzo dum gravedeco povas damaĝi la bebon.

Leŭprorelino estas analogaĵo de gonadotropin-liberiga hormono. Ĝi funkcias per malpliigo de gonadotropino kaj sekve testosterono kaj oestradiolo. Ĝi estas listata de MOS kiel esenca medikamento.

Medicinaj uzoj[redakti | redakti fonton]

Leŭprorelino povas esti uzata por kuraci hormon-respondantajn kancerojn kiel prostatan kanceron kaj maman kanceron. Ĝi ankaŭ povas esti uzata por oestrogen-dependantaj kondiĉoj, kiel endometriozoutermalsanaj senĝeneraliĝaj ĉelaroj.

Ĝi povas esti uzata por trofrua pubereco en kaj viroj kaj virinoj aŭ por antaŭmalhelpi trofruan ovulon en ciklo de kontrolita ovaria stimulado por envitra fekundigo.

Leŭprorelino, kiel triptorelino kaj goserelino, estas ofte uzata por prokrasti puberecon en transseksaj junuloj ĝis ili sufiĉe aĝas por komenci hormonan anstataŭigan terapion. Ili fojfoje ankaŭ estas uzataj kiel superaj alternativoj al kontraŭandrogenaĵoj kiel spironolaktono kaj ciproterona acetato por subpremi testosteronan produktadon en transseksaj virinoj, precipe kiam aliaj medikamentoj ne funkciis.

Ĝi ankaŭ estas konsiderata kiel ebla kuraco por redukti urĝojn en homoj kun parafilioj.

Malutilaj efikoj[redakti | redakti fonton]

Oftaj kromefikoj de leŭprorelina injekto inkludas ruĝecon/brulsenton/enpiksenton/doloron/kontuzon ĉe la injekta loko, varmeksentojn, pli oftan ŝvitadon, noktan ŝvitadon, lacecon, kapdoloron, gastran doloron, naŭzon, lakson, konstipon, maman ŝveliĝon aŭ delikatecon, aknon, artikan/muskolan doloron, dormajn problemojn (sendormecon), reduktitan seksuman intereson, vaginan malkomforton/sekecon/jukadon/eligaĵon, vaginan sangadon, ŝveliĝon de la maleoloj/piedoj, pli oftan urinadon dum nokto, vertiĝon, metroragion en ina infano dum la unuaj du monatoj de leŭprorelina kuracado, malfortecon, malvarmeksentojn, malvarman malsekan haŭton, haŭtan ruĝecon, jukadon, aŭ deskvamiĝon, orkidan doloron, impotentecon, deprimon, aŭ memorajn problemojn.

Kuraca mekanismo[redakti | redakti fonton]

Leŭprorelino agas kiel agonisto de hipofizaj ricevantoj de gonadotropin-liberiga hormono (GnLH). Per tio, ke ĝi interrompas la normalan pulsan stimulado de la ricevantoj de GnLH kaj tiel sensentigas ilin, ĝi nerekte malpliigas la sekrecion de la gonadotropinoj luteiniga hormono (LH) kaj foliklo-stimultana hormono (FSH), kondukante al hipogonadismo kaj, sekve, drasta redukto de oestradiolo kaj testosterono sendepende de sekso.

Kemio[redakti | redakti fonton]

La primara strukturo estas Pyr-His-Trp-Ser-Tyr-D-Leu-Leu-Arg-Pro-NHEt (Pyr = L-Piroglutamilo).

Bestokuraca uzo[redakti | redakti fonton]

Leŭprorelino estis dukaze aplikita al furoj kun kronika adrenala malsano, unu kun primara aldosteronismo, la alia kun la hiperadrenokortikismo.