Ležáky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ležáky
germane: Lezaky
ekstermita vilaĝo
Monumentoj, la tn. tombodomoj, konstruitaj en la lokoj de domoj de domaro Ležáky
Oficiala nomo: Ležáky
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Historia regiono Bohemio
Montaro Fera montaro
Rivero Ležák
Situo Ležáky
 - koordinatoj 49° 49′ 58″ N 15° 54′ 06″ O / 49.83278 °N, 15.90167 °O / 49.83278; 15.90167 (mapo)
Ekstermo 24-a de junio 1942
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Ležáky
Retpaĝo: Nacia kultura memorindaĵo - Pieta teritorio Ležáky
Portalo pri Ĉeĥio
Tombodomo n-ro 26, kie vivis familio de Stanislav Hrdý
Kruco nomita Dornokrono sur monteto super la eksa domaro Ležáky
Tombodomo n-ro 13, kie vivis familio de Antonín Čech

Ležáky estis vilaĝeto situanta en distrikto Chrudim. Ĝi estis forbruligita fare de nazioj reprezaliantaj pro atenco kontraŭ Heydrich el la 27-a de majo 1942 kaj ĝi troviĝis proksimume 1 km oriente de vilaĝo Miřetice aŭ 6 km okcidente de urbeto Skuteč en distrikto Chrudim.

Ĉi tie estis starantaj ok dometoj, grupigitaj ĉirkaŭ muelejo, la vilaĝo nomiĝis laŭ rojo Ležák.

En ŝtonminista vilaĝo (en muelejo) kaj en proksima ŝtonminejo Hluboká estis ekde duono de januaro 1941 kaŝata radiodissendigilo nomata Libuše, kiun uzis grupo Silver A por sendado de raportistaj informoj en Londonon. Post la atenco kontraŭ Heydrich okazis surbaze de denunco de Karel Čurda ondo de arestadoj, enkadre kiuj nazioj venis ĝis Ležáky kaj la 24-an de junio 1942 la vilaĝo estis ĉirkaŭigita, 47 loĝantoj estis transveturigitaj ĝis kastelo en Pardubice, kie plenkreskuloj estis ekzekutitaj kaj 13 infanoj forveturigitaj en pragan Rasan kaj enloĝigan oficejon. La infanoj el Ležáky estis pli poste transveturigitaj en Lodzo. Jarmila kaj Marie Šťulík-oj estis agnoskitaj kiel kapablaj por germanigo kaj transdonitaj en germanajn familiojn sub fremdaj nomoj. Nur post la milito trovis ilin per esplorserĉado kaj alveturis ilin reen polica inspektisto Josef Ondráček. La ceteraj infanoj estis transveturigitaj en ekstermejon Chełmno. Ĉi tie ili estis pli poste senditaj en gasĉambroj.

Oficiala raporto de la protektorata presaro el la 26-a de junio 1942 notas:

"La 24-an de junio estis vilaĝo Ležáky u Louky (distrikto Chrudim) ekstermita kun tero. La plenkreskaj loĝantoj estis laŭ militleĝo pafmortigitaj. La loĝantaro kaŝis ĉeĥajn paraŝutistojn, kiuj havis gvidantan partoprenon en preparoj de atenco kontraŭ SS-Obergruppenführer Heydrich, provante savi ilin antaŭ polica interveno."

Sur la loko de la eksa vilaĝo estis post la milito konstruita memorigaĵo, la bazplanoj de unuopaj domoj estas markitaj per granitaj monumentoj kun motivo de kruco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Miloš Krejčí, Kurs na... wojskowość i historię województwa pardubickiego Azimuto al ...militistiko kaj historio de la vojevodio Pardubice), turisma faldfolio, Destinační společnost Východní Čechy, 2011
  • Robert Gerwarth: Kat Hitlera (Ekzekutisto de Hitler), tradukis Andrzej Wojtasik. Wydawnictwo Esprit, Krakovo 2013, ISBN 978-83-63621-09-4
  • Günther Deschner: Reinhard Heydrich, Namiestnik władzy totalitarnej (Reinhard Heydrich. Anstataŭanto de totalisma regopovo), tradukis Magdalena Ilgmann, Dom Wydawniczy Bellona, Varsovio 2000, ISBN 88-11-08981-7