Servion

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Le Bougnon (Servion))
Servion
Blazono de Servion
Blazono de Servion
Blazono de Servion
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Lavaux-Oron
Koordinatoj  46° 34′ 33″ N 6° 47′ 2″ O / 46.57583 °N, 6.78389 °O / 46.57583; 6.78389 (mapo)Koordinatoj: 46° 34′ 33″ N 6° 47′ 2″ O / 46.57583 °N, 6.78389 °O / 46.57583; 6.78389 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1825
Areo 6,33 km²
Alteco 752 m super marnivelo
Poŝtkodo 1077
Komunumkodo 5799
Mapo de Servion
Mapo de Servion
Mapo de Servion
vdr

Servion estas komunumo en la distrikto Lavaux-Oron en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 1825 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Servion situas oriente de la montoĉeno kaj altebenaĵo Jorat en la Vaŭda Mezlando. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Servion kaj Les Cullayes, la setlejoj Chez Favel, Crétolliet, Croix Blanche, L'Auberge, Le Bougnon, Les Moures kaj Le Vurzi, kaj diversaj domgrupoj kaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,33 km², de kiuj 16,9% estas kovritaj de arbaro, 66,0% servas por agrikulturo kaj 16,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Servion limas en nordo al Mézières, en nordnordoriento al Ferlens VD, en nordoriento al Auboranges (FR), en oriento al Essertes, en sudo al Forel (Lavaux), en sudokcidento al Savigny, kaj en okcidento al Montpreveyres.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Servion pasas la kantona ĉefvojo n-ro 140 de Vevey al Moudon kaj konekta vojo de Les Cullayes al Ferlens. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas 6 kilometrojn sude de la komunumo apud Chexbres. De Servion la aŭtobuslinio 65 kondukas al Laŭzano kaj tra la komunumo pasas la poŝtaŭtolinio de Mézières al Oron.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Servion datiĝas el la jaro 1147 kiel Salvion kaj Salviun. En la jaro 1259 Petro de Salvion redonis la voktecon al Petro la 2-a de Savojo. Ĝis la konkereo fare de Berno Servion restis sub rekta kontrolo de Savojo. Sub la berna regado Servion apartenis ĝis 1556 al la Voktejo Moudon kaj de 1557 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 al la Voktejo Oron. Poste ĝi estis atribuita al la Distrikto Oron, kiu en 2008 estis kunigita kun la Distrikto Lavaux al la nova Distrikto Lavaux-Oron.Kun efiko de la 1-a de januaro 2012 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Les Cullayes estis kunigita kun Servion.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]