Saint-George

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Le Côteaux)
Saint-George
Blazono de Saint-George
Blazono de Saint-George
Blazono de Saint-George
Malnova muelejo Saint-George
Malnova muelejo Saint-George
Malnova muelejo Saint-George
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Nyon
Koordinatoj  46° 30′ 52″ N 6° 15′ 36″ O / 46.51444 °N, 6.26000 °O / 46.51444; 6.26000 (mapo)Koordinatoj: 46° 30′ 52″ N 6° 15′ 36″ O / 46.51444 °N, 6.26000 °O / 46.51444; 6.26000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 945
Areo 12,32 km²
Alteco 936 m super marnivelo
Poŝtkodo 1188
Komunumkodo 5434
Mapo de Saint-George
Mapo de Saint-George
Situa mapo de Saint-George
vdr

Saint-George (en Esperanto ankaŭ Sankt-Georgo) estas komunumo en la distrikto Nyon en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 945 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Saint-George situas sur la suda flanko de la Ĵurasa Montaro ĉe la vojo al la Marchairuz-Pasejo, proksimume 15 kilometrojn norde de la distriktĉefurbo Nyon kaj 20 kilometrojn nordokcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano. La komunumo konsistas el la vilaĝo Saint-George, la setlejoj Le Côteaux, Côte Malherbe kaj Maison Neuve, kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 12,32 km², de kiuj 70,7% estas kovritaj de arbaro, 19,5% servas por agrikulturo kaj 5,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Saint-George limas en nordoriento kaj oriento al Gimel, en sudo kaj okcidento al Longirod, kaj en nordokcidento al Le Chenit.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Saint-George situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas konekta vojo de Longirod al Gimel kaj pluen al la Marchairuz-Pasejo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 14 kilometrojn sude de la komunumo apud Nyon. Pere de poŝtaŭtolinio de Nyon al Gimel la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Saint-George datiĝas el la jaro 1153 kiel Sancti Georgii de Essartinis. Sur la teritorio de Saint-George estis trovitaj restaĵoj de prahistoria rifuĝejo kaj de fortikaĵo el la frua mezepoko apud loko, kiu nomiĝas Château Guyon. Inter 1153 kaj 1211 la Monaĵeo Sankt-Johano de Ĝenevo konstruis en Sankt-Geogro benediktanan priorejon, kiu estis submetia al la Abatejo Ainay. La subvokteco apartenis al la Senjoroj de Mont-le-Vieŭ. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 la komunumo apartenis al la Voktejo Morges. De 1798 ĝis 2007 ĝi apartenis al la Distrikto Aubonne. Ek de la 1-a de januaro 2008 la komunumo estas surbaze de la administra reformo de 2006 parto de la grandigita Distrikto Nyon.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]