Montreux VD

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Le Châtelard VD)
- La mallongigo VD en Montreux VD staras por la svisa Kantono Vaŭdo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Montreux.

Montreux
Blazono de Montreux
Blazono de Montreux
Blazono de Montreux
Urbo Montreux
Urbo Montreux
Urbo Montreux
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Riviera-Pays-d'Enhaut
Koordinatoj  46° 26′ 0″ N 6° 55′ 0″ O / 46.43333 °N, 6.91667 °O / 46.43333; 6.91667 (mapo)Koordinatoj: 46° 26′ 0″ N 6° 55′ 0″ O / 46.43333 °N, 6.91667 °O / 46.43333; 6.91667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 25187
Areo 33,40 km²
Alteco 390 m super marnivelo
Poŝtkodo 1820
Komunumkodo 5886
Mapo de Montreux
Mapo de Montreux
Situa mapo de Montreux
vdr

Montreux estas urbo komunumo en la Distrikto Riviera-Pays-d'Enhaut, Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 23800 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreksis al 25187 je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urbo Montreux situas oriente de la kantona ĉefurbo Laŭzano ĉe la bordo de la Lago Lemano. Clarens estas malgranda vilaĝo en la municipo de Montreux, kie loĝis famuloj, kiaj Igor Stravinski, Ĉajkovski, Élisée Reclus kaj Vladimir Nabokov.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Montreux pasas la linio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Laŭzano al Sempiono. Montreux estas ankaŭ la komencpunkto de la Montreux-Berna Oberlanda-Fervojo de Montreux al Lenk en Simme-Valo.

Preter la urbo pasas la aŭtoŝoseo A9 de Laŭzano al Brigo, kiu ankaŭ estas alveturejo al la alpaj pasejoj Granda Sankt-Bernardo, Sempiono, Furko kaj Nufenen.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kiel politika komunumo Montreux ekzistas nur ek de la jaro 1962. Unuaj setlejoj troviĝis en Montreux jam en la bronzoepoko. En Baugy oni trovis restaĵojn de romia vilao el la 2-a ĝis 4-a jarcento. Unua dokumenta mencio de Montreux datiĝas el la jaro 1215 kiel Mustruel.

Famaj personecoj[redakti | redakti fonton]

Eventoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiujare en la urbo okazas la mondkonata internacia Ĵazo-festivalo de Montreux.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]