Penthéréaz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Le Crépon)
Penthéréaz
Blazono de Penthéréaz
Blazono de Penthéréaz
Blazono de Penthéréaz
Preĝejo de Penthéréaz
Preĝejo de Penthéréaz
Preĝejo de Penthéréaz
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Centro de Vaŭdo
Geografia situo CH1903: 536135 / 170297 (mapo)46.6808333333336.6038888888889Koordinatoj: 46° 41′ N, 6° 36′ O; CH1903: 536135 / 170297 (mapo)
Nombro de loĝantoj 373
Areo 5,68 km²
Alteco 624 m super marnivelo
Poŝtkodo 1375
Komunumkodo 5531
Mapo de Penthéréaz
Mapo de Penthéréaz
Situa mapo de Penthéréaz
vdr

Penthéréaz estas komunumo en la Distrikto Centro de Vaŭdo en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 373 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Penthéréaz situas sur la molasaj montetoj de la Vaŭda Mezlando, ĉe la orienta flanko de la valo de la rivero Talent en nordokcidento de la regiono nomita Centro de Vaŭdo (en la franca lingvo Gros-de-Vaud), en distanco de proksimume 20 kilometrojn nordnordokcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano, kaj 8 kilometrojn nordnordokcidente de la distriktĉefurbo Echallens. La komunumo konsistas el la vilaĝo Penthéréaz, la vilaĝetoj Champ de Vaud, Le Crépon kaj Le Chêne, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,68 km², de kiuj 29,3% estas kovritaj de arbaro, 64,7% servas por agrikulturo kaj 5,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Penthéréaz limas en nordo al Chavornay, en nordoriento al Corcelles-sur-Chavornay, en oriento al Vuarrens, en sudoriento al Villars-le-Terroir, en sudo al Goumoëns, kaj en okcidento al Bavois.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo Penthéréaz situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas konekta vojo de Goumoëns al Corcelles-sur-Chavornay kaj de la vilaĝocentro kondukas vojo al Villars-le-Terroir. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas en distanco de 3 kilometroj nordokcidente de la komunumo apud Chavornay.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Penthéréaz datiĝas el la jaro 1141 kiel Panterea. Dum mezepoko la Penthéréaz estis parto de la Senjorujo Echallens. De 1474 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Penthéréaz apartenis al la komunuma berna kaj friburga Senjorujo Orbe-Echallens. Post la revolucio ĝi apartenis al la Distrikto Echallens, kaj surbaze de la administra reformo de 2006 ĝi kun efiko de la 1-a de januaro 2008 ĝi estis integrita al la nova Distrikto Centro de Vaŭdo.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]