Le Devoir
| Le Devoir | ||
|---|---|---|
| taggazeto gazeto de registro | ||
| Komenco | 10-a de januaro 1910 vd | |
| Lando(j) | Kanado vd | |
| Sidejo | Montrealo | |
| Agareo | ||
| Ideologio |
kebekia naciismo • socialdemokratio | |
| Fondinto(j) | Henri Bourassa vd | |
| Retejo | Oficiala retejo | |
Le Devoir ( signifante: "La Devo") estas franclingva kanada ĉiutaga gazeto kun redakcia ĉefsidejo en Montrealo.
Ĝia nuntempa redakcia linio estas por-sendependeca kaj soci-demokrata tendenco. Ĝia moto estas "Fais ce que dois" ('Vi faru kion vi devas'). Ĝi estas la sola grava sendependa gazeto en la Kebekia merkato. Ĝiaj ĉefaj konkurantoj estas La Presse (posedata de Gesca) kaj Le Journal de Montréal (posedata de Quebecor).
Celante intelektan publikon, Le Devoir neniam fariĝis amasdistribua gazeto, sed anstataŭe fariĝis grava komunikilo por la franc-kanada establo. Pri la temo de la secesio de Kebekio de Kanado, la gazeto klinis al la separisma flanko.
Historie, Le Devoir estis konsiderita franclingva ĵurnalo de rekordo de Kanado, [1] sed je la fino de la 20a jarcento, tiu titolo estis plejparte uzita por ties konkuranto La Presse. [2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Les parlementaires québécois et Le Devoir dans le monde des médias". Communication, Vol. 29 No. 2 (2012).
- ↑ "Endorsements, opinions flourish in Quebec", cbc.ca, October 10, 2008.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Montréal gazetoj:
- The Gazette
- La Presse
- Le Journal de Montréal
- Métro
- Montreal Daily News (neplu funkcianta)
- Montreal Star (neplu funkcianta)

