Le Grand-Village-Plage
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Le Grand-Village-Plage | ||
---|---|---|
![]() Vendejaro en Le Grand-Village-Plage | ||
Administrado | ||
Lando | ![]() | |
Regiono | Puatuo-Ĉarentoj | |
Departemento | Charente-Maritime | |
Arondismento | Rochefort | |
Kantono | Le Château-d’Oléron | |
Komunumaro | Communauté de communes de l'Île-d'Oléron | |
Urbestro | Jacques Verwicht (2008–2014) | |
Insee-kodo | 17485 | |
Poŝtkodo | 17370 | |
Demografio | ||
Loĝantaro | 999 (2009) | |
Loĝdenso | 165,1 loĝ./km2 | |
Geografio | ||
Koordinatoj | 45° 52′ N, 1° 14′ U (mapo)45.86-1.23667Koordinatoj: 45° 52′ N, 1° 14′ U (mapo) | |
Alteco | 2 ĝis 22 m | |
Areo | 6,05 km2 | |
Situo | ||
| ||
Le Grand-Village-Plage [lə ɡʁɑ̃ vilaʒ plaʒ] (laŭvorte “la granda vilaĝo – strando”) estas marborda franca komunumo en la departemento Charente-Maritime, en la regiono Puatuo-Ĉarentoj. Ĝi estas en la suda parto de la insulo Oléron. Ĝi havis 999 loĝantojn en la jaro 2009[1].
Geografio[redakti | redakti fonton]
Le Grand-Village-Plage troviĝas ĉe la sudokcidenta bordo de la insulo Oléron. La najbaraj komunumoj estas Dolus-d’Oléron nordokcidente, Le Château-d’Oléron nordoriente kaj Saint-Trojan-les-Bains sude. Okcidente troviĝas la Atlantika Oceano.
La komunumo Le Grand-Village-Plage estis kreita en la jaro 1949 post disiĝo de parto de Saint-Trojan-les-Bains[2].
Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Insee. Populations légales 2009 - 17485-Le Grand-Village-Plage (france). Alirita la 9-an de decembro 2012.
- ↑ EHESS. Le Grand-Village-Plage - Notice communale (france). Alirita la 9-an de decembro 2012.