Châtonnaye

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Le Haut (Châtonnaye))
Châtonnaye
Blazono de Châtonnaye
Blazono de Châtonnaye
Blazono de Châtonnaye
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Glano
Koordinatoj  46° 45′ 16″ N 6° 56′ 20″ O / 46.75444 °N, 6.93889 °O / 46.75444; 6.93889 (mapo)Koordinatoj: 46° 45′ 16″ N 6° 56′ 20″ O / 46.75444 °N, 6.93889 °O / 46.75444; 6.93889 (mapo)
Nombro de loĝantoj 752
Areo 6,31 km²
Alteco 692 m super marnivelo
Poŝtkodo 1553
Komunumkodo 2068
Mapo de Châtonnaye
Mapo de Châtonnaye
Mapo de Châtonnaye
vdr

Châtonnaye estas komunumo en la distrikto Glano en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 752 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Châtonnaye situas sur la montetoj inter la valo de Brojo en nordo kaj la valo de Glano en sudo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Châtonnaye (sur alteco de 692 m s.m.) kaj la vilaĝetoj Le Bas (sur alteco de 662 m s.m.), Le Haut (sur alteco de 718 m m s.m.) kaj La Brévire (sur alteco de 746 m m s.m.).[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,31 km², de kiuj 23,1% estas kovritaj de arbaro, 70,9% servas por agrikulturo kaj 6,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Châtonnaye limas en nordoriento al Torny, en sudoriento al La Folliaz, en sudo al Villaz-Saint-Pierre, en okcidento al Villarzel (VD), en nordokcidento al Marnand (VD), kaj en nordnordokcidento al Trey (VD).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Châtonnaye pasas la kantona ĉefvojo n-ro 188 de Romont al Payerne. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 10 kilometrojn sude de la komunumo apud Payerne. Per la poŝtaŭtolinioj de Payerne al Avry kaj de Romont al Avry la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Châtonnaye datiĝas el la jaro 1228 kiel Chastenaie. Apud la arbaro Le Pralet estis trovita tombejmonto, en kiu estis trovita ora kolringo el la Hallstatt-epoko. Dum mezepoko Châtonnaye formis apartan senjorujon. Post la konkero de la regiono fare de Berno kaj ĝia koncedo al Friburgo en la jaro 1536 Châtonnaye estis atribuita al la Voktejo Romont, kiu post la Helveta Revolucio de 1536 fariĝis distrikto kaj en la jaro 1848 surbaze de la nova friburga konstitucio estis integrita al la distrikto Glano.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]