Le Kremlin-Bicêtre
| Le Kremlin-Bicêtre | |||
|---|---|---|---|
| komunumo | |||
|
la administrejo
| |||
| komunumo en Francio (1896–) | |||
| Blazono | |||
| Administrado | |||
| Lando | |||
| Regiono | |||
| Departemento | |||
| Arondismento | L'Haÿ-les-Roses | ||
| Kantono | Le Kremlin-Bicêtre | ||
| Komunumaro | Val de Bièvre kaj Metropolo Granda Parizo | ||
| INSEE kodo | 94043 [+] | ||
| Poŝtkodo | 94270 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 23 678 (2022) [+] | ||
| Loĝdenso | 15 375 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 48° 49′ N, 2° 21′ O (mapo)48.812.3580555555556Koordinatoj: 48° 49′ N, 2° 21′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 60 m [+] | ||
| Areo | 1,54 km² ( 154 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Le Kremlin-Bicêtre [lə kʁɛmlɛ̃ bisɛtʁ] estas franca komunumo kaj ĉirkaŭurbo de Parizo en la departemento Val-de-Marne, en la regiono Francilio. Ĝi havis 26 368 loĝantojn en la jaro 2009[1] kaj laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 23 678 loĝantoj sur areo de 1,54 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 15 375 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento L'Haÿ-les-Roses [laileʁ'oz] kaj al la kantono Le Kremlin-Bicêtre.
Geografio
[redakti | redakti fonton]
Le Kremlin-Bicêtre troviĝas en la nordokcidento de la departemento Val-de-Marne, 5 kilometrojn sude de la centro de Parizo, kun kiu ĝi havas limon norde. La aliaj najbaraj komunumoj estas Ivry-sur-Seine oriente, Villejuif sude, Arcueil sudokcidente kaj Gentilly okcidente.
Le Kremlin-Bicêtre havas metrostacion ĉe la linio 7 de la metroo de Parizo: Le Kremlin-Bicêtre.
Historio
[redakti | redakti fonton]Jam komence de la 13-a jarcento ĉi tie estis kavalira bieno, kiu fine de la jarcento estis trakonstruita al kasteleto kaj fine de la 14-a jarcento, ĉar intertempe ruiniĝinta, estis rekonstruita. En la 15-a jarcento tiu nova konstruaĵo en la Centjara milito estis senespere detruita, ekde 1520 oni ekmalinstalis ĝin. En 1632 la malinstaliĝo kompletiĝis, kaj kardinalo Richelieu ordonis tie konstrui flegejon kaj hospicon por veteranaj soldatoj, nomota Bicêtre, kvankam pro lia morto la planoj ne komplete finiĝis. Post la franca invado al Rusio de Napoleono en 1812, la hospico gastigis multajn veteranaj soldatoj de tiu milito. Kabaredo malfermiĝis proksime, kies posedanto nomis la establaĵon "Au sergent du Kremlin", "je la serĝento de Kremlo", reference al la Moskva Kremlo. Rezulte, la distrikto iom post iom fariĝis konata kiel "Kremlo". La nomo unue oficiale aperis sur mapo de 1832. Per leĝo de la 13-a de decembro 1896, la areo estis apartigita de la komunumo Gentilly kaj fariĝis sendependa komunumo "Le Kremlin-Bicêtre".
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Insee. Populations légales 2009 - 94043-Le Kremlin-Bicêtre (france). Alirita la 26-an de novembro 2012.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Le Kremlin-Bicêtre (pariza metrostacio)
- Hôpital Bicêtre (pariza metrostacio)
- Komunumoj de Val-de-Marne
- Listo de urboj de Francio





