Le Monde de l'Espéranto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Le Monde de l’espéranto
Kovrilpaĝo de la revuo, januaro 2016
Kovrilpaĝo de la revuo, januaro 2016
revuo
Speco movada revuo
Periodeco trimonata

Lando  Francio
Urbo Paris
Posedanto Espéranto-France
Ĉefredaktisto Claude Nourmont
Establodato 1908
Posedata de Espéranto-France vd
Prezo 18 EUR jare (membroj)
aŭ 30 EUR (eksterlande)
ISSN 1628-1942

Retejo
vdr

Le Monde de l'Espéranto (france “la mondo de Esperanto„) estas publika informa revuo precipe en la Franca pri la internacia lingvo Esperanto kaj pri komunikaj problemoj en la mondo. Ĝi estas periodaĵo de la organizaĵo Espéranto-France, la landa asocio de UEA en Francio, kiu ĝis la jaro 2000 tradicie nomiĝis Unuiĝo Franca por Esperanto. La redaktan teamon kunordigis Claude Nourmont.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Jen kelkaj kutimaj rubrikoj en la revuo:

  • “Actualités„ (aktualaĵoj): raportoj pri agadoj, novaĵoj aŭ eventoj, kiuj prezentis Esperanton ĉu rete, televide, aŭ vive.
  • “En couverture„ (frontpaĝe): ampleksa raporto pri specifa temo. Ekzemple: Universala Kongreso.
  • “Espéranto-France: aktualaĵoj„: raportoj pri vojaĝoj, konferencoj, agadoj de la asocio kaj en Francujo.
  • “Eĥoj„: agadoj por disvastigado de la uzo de Esperanto.
  • “Bilingue„ (dulingve): dukolumna teksto Esperante-France.
  • “Culture„ (kulturo): informoj pri ekspozicioj, recenzoj de KD-oj aŭ libroj.
  • “Carnet de voyages„ (vojaĝnotoj): temas pri rakontoj de vojaĝoj uzante Esperanton.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]