Le Petit Parisien

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Fuerte San Carlos 1902.jpg

Le Petit Parisien (La eta parizano) estis grava franca gazeto dum la Franca Tria Respubliko. Ĝi estis publikigita inter 1876 kaj 1944, kaj ties cirkulado estis de ĉirkaŭ 2 milionoj post la Unua Mondmilito. Dum la Dua Mondmilito la gazeto iĝis redaktita de Claude Jeantet la oficiala voĉo de la Reĝimo de Vichy kaj en 1944 estis dum mallonge publikigita de Jeantet jam en Nazia Germanio antaŭ forfermiĝi.[1]

Spite sian nomon, la gazeto cirkuliĝis tra la tuta Francio, kaj registroj asertas ke ĝi havis la plej grandan gazetan cirkuladon en la mondo tiame [2]

Nacia Biblioteko de Francio - Gallica[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj kopioj de Le Petit Parisien povas troviĝi ĉe la Nacia Biblioteko de Francio - Gallica. Ili povas esti alirita ĉe Gallica, reta arkivo, Le Petit Parisien Index

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Philip Rees, Biographical Dictionary of the Extreme Right Since 1890, 1990, p. 198
  2. france Fonds du Petit Parisien, Archives nationales (Francaj naciaj arkivoj).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]