Le Temps (Parizo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frontopaĝo de Le Temps el marto 1890.

Le Temps (Franclingva prononco: [lə tɑ̃], La Tempo) estis unu el la plej gravaj ĉiutagaj gazetoj de Parizo aperinta el la 25a de aprilo 1861 ĝis la 30a de novembro 1942. Ĝi estis la serioza "gazeto de referenco".

La pariza eldono de Le Temps estis haltigita fare de la Pariza Komunumo, kaj tial ne estas numeroj el 7a de majo al 19a de majo 1871.[1] La eldono de St. Germain, tamen, pluis kontinue dum 81 jaroj.

La 28an de novembro 1942, post la invado de la "Zone Libre" fare de Nazia Germanio, Jacques Chastenet kaj Émile Mireaux, nome la du kun-direktoroj de Le Temps, nuligis la gazeton. Je peto fare de Charles de Gaulle, Le Monde estis fondita la 19an de decembro 1944 por anstataŭi Le Temps kiel la "gazeto de referenco", prunteprenante la grafikan desegnon kaj la letertipon de Le Temps por la nova gazeto.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Le Temps (Paris. 1861) - 82 Years available - Gallica". gallica.bnf.fr. Alirita la 11an de oktobro 2019.
  2. Thogmartin, Clyde (1998). "The Golden Age and the War Years". The National Daily Press of France. Summa Publications, Inc. p. 113. ISBN 1-883479-20-7.