Le Tout Nouveau Testament

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Le Tout Nouveau Testament
filmo
Originala titolo Le Tout Nouveau Testament
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 2015, 3 dec. 2015, 12 nov. 2015, 8 okt. 2015
Ĝenro komedia filmo
Kameraado Christophe Beaucarne
Reĝisoro(j) Jaco Van Dormael
Produktisto(j) Daniel Marquet • Olivier Rausin • Jaco Van Dormael
Scenaro Thomas Gunzig • Jaco Van Dormael
Loko de rakonto Bruselo
Muziko de An Pierlé
Rolantoj Romain Gelin • Pili Groyne • Benoît Poelvoorde • Catherine Deneuve • François Damiens • Yolande Moreau • Laura Verlinden • Serge Larivière • Didier De Neck • Anna Tenta • Johan Heldenbergh • David Murgia • Johan Leysen • Dominique Abel • Aïssatou Diop • Viviane De Muynck • Pascal Duquenne • Michèle Anne De Mey • Jean-François Wolff • Harry Cleven • Tom Audenaert • Jaco Van Dormael • Luc Schiltz
Honorigoj European Film Award for Best Production Designer
IMDb
vdr

Le Tout Nouveau Testament estas filmo kunproduktita el Belgio, Luksemburgio kaj Francio, reĝisorita de Jaco Van Dormael, kunverkita kun Thomas Gunzig kaj publikigita en 2015, en kiuj stelulis Pili Groyne, Benoît Poelvoorde, Yolande Moreau, François Damiens kaj Catherine Deneuve en la ĉefaj roloj.[1]

La filmo ricevis kelkajn premiojn en kinfestivaloj.

Dum Dio pasigas sian tempon farante la vivon de la homoj infera, Ea, lia filino, deziras puni sian patron pro lia malbona konduto. Por liberigi la homaron el la timo al la morto, ŝi sendas per SMS la daton de la morto de ĉiu persono kaj blokas la komputilon de Dio, kiun li uzis por manipuli la mortontojn. Laŭ la konsiloj de sia frato J.-C. (Jesuo Kristo), ŝi eliras al serĉado de ses novaj apostoloj por verki «Plej Novan Testamenton».

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Van Dormael, Moreau, Poelvoorde: la crème du cinéma belge soutenue par Wallimage, Aurore Engelen, en retejo cineuropa.org, 19a de februaro 2014. Alirita la 22an de septembro 2019.