Le Trou normand (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Le Trou normand
filmo
Originala titolo Le Trou normand
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 1952
Ĝenro komedia filmo
Reĝisoro(j) Jean Boyer
Scenaro Arlette de Pitray
Muziko de Paul Misraki
Rolantoj Albert Duvaleix • André Dalibert • Bourvil • Brigitte Bardot • Georges Baconnet • Jack Ary • Jacques Deray • Jane Marken • Jeanne Fusier-Gir • Léon Berton • Marcel Charvey • Nadine Basile • Noël Roquevert • Pierre Larquey • René Worms • Roger Pierre
IMDb
vdr

Le Trou normand (La Normanda Truo) estas franca filmo de Jean Boyer, aperinta en 1952.

Temo[redakti | redakti fonton]

Hippolyte Lemoine estas tridek-kelk jara nesciulo, naiva kun infana menso, vivanta en vilaĝo en Normandio. Kiam mortas lia onklo Célestin, tiu ĉi testamente heredigas sian tutan fortunon kaj gastejon (Le Trou Normand) al sia nevo Hippolyte, kondiĉe ke li trapasu sian ateston pri lernado ene de unu jaro.

Por atingi sian celon, li devos kontraŭstari la maĥinaciojn de sia onklino Augustine (bo-fratino kaj amantino de la mortinto), kiu pensis heredi anstataŭ li kaj provas lin malsukcesigi, uzante sian filinon Javotte. Li estas subtenata de multnombraj loĝantoj de la vilaĝo, interalie la urbestro, la instruisto kaj ĉefe ties filino, ankaŭ instruistino, al kiu Hippolyte baldaŭ enamiĝos.

Komento[redakti | redakti fonton]

Teĥnikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Rolularo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]