Le Vaud

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Le Vaud
Blazono de Le Vaud
Blazono de Le Vaud
Blazono de Le Vaud
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Nyon
Koordinatoj  46° 28′ 39″ N 6° 14′ 8″ O / 46.47750 °N, 6.23556 °O / 46.47750; 6.23556 (mapo)Koordinatoj: 46° 28′ 39″ N 6° 14′ 8″ O / 46.47750 °N, 6.23556 °O / 46.47750; 6.23556 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1225
Areo 3,11 km²
Alteco 815 m super marnivelo
Poŝtkodo 1261
Komunumkodo 5731
Mapo de Le Vaud
Mapo de Le Vaud
Situa mapo de Le Vaud
vdr

Le Vaud estas komunumo en la distrikto Nyon en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 1225 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Le Vaud situas ĉe la suda flanko de la Ĵurasa Montaro proksimume 11 kilometrojn norde de la distriktĉefurbo Nyon kaj 20 kilometrojn okcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano. La nordan kaj orientan limon de la komunumo formas la rivero Serine. La komunumo konsistas el la vilaĝo Le Vaud kun la kvartaloj Mont Lenson kaj Fin du Bochet.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,11 km², de kiuj 27,2% estas kovritaj de arbaro, 52,2% servas por agrikulturo kaj 19,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Le Vaud limas en nordo al Marchissy, en oriento al Burtigny, en sudo al Begnins, kaj en okcidento al Bassins.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Le Vaud situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo kondukas konekta vojo de Bassins al Longirod. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 estas Gland, kiu situas proksimume 10 kilometrojn sude de la komunumo. Pere de la poŝtaŭtolinio de Nyon al Gimel la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Le Vaud datiĝas el la jaro 1664 jam kiel Le Vaud. La bieno Montlaçon estis mencita en la jaro 1145 kiel Monte Laciano, kiam ĝi estis koncedita de la nobeluloj de Begnins al la Abatejo Bonmont. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Le Vaud apartenis al la Voktejo Morges. Post la Helveta Revolucio de 1798 la komunumo estis atribuita al la Distrikto Nyon.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo Arkivigite je 2013-12-03 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Fonto: [ http://www.bfs.admin.ch/bfs/portal/de/index/themen/02/03/blank/data/gemeindedaten.html Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011]
  3. Fonto: Germain Hausmann: Le Vaud en Historia Leksikono de Svislando (2013-02-22)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]