Ferpicloz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Le Verney)
Ferpicloz
Blazono de Ferpicloz
Blazono de Ferpicloz
Blazono de Ferpicloz
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Sarino
Koordinatoj  46° 44′ 51″ N 7° 9′ 59″ O / 46.74750 °N, 7.16639 °O / 46.74750; 7.16639 (mapo)Koordinatoj: 46° 44′ 51″ N 7° 9′ 59″ O / 46.74750 °N, 7.16639 °O / 46.74750; 7.16639 (mapo)
Nombro de loĝantoj 261
Areo 1,03 km²
Alteco 767 m super marnivelo
Poŝtkodo 1724
Komunumkodo 2194
Mapo de Ferpicloz
Mapo de Ferpicloz
Mapo de Ferpicloz
vdr

Ferpicloz (malnova germanlingva nomo Pichlen) estas komunumo en la distrikto Sarino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi estas unu el la plej malgrandaj komunumoj de la kantono kaj havis 261 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ferpicloz situas en la monteta transirzono de la Friburga Mezlando al la Friburgaj Antaŭalpoj, proksimume 7 kilometrojn sude de la kantonĉefurbo Friburgo sur monta tavolo kun bona belvido oriente de la arbaro Bois d'Amont. La komunumo konistas el la vilaĝo Ferpicloz, la vilaĝetoj Le Verney kaj Rionbotset, kaj la parto de la vilaĝo Le Mouret, kiu situas okcidente de la kantona ĉefvojo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,01 km², de kiuj 14,6% estas kovritaj de arbaro, 68,9% servas por agrikulturo kaj 16,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

la komunumo Ferpicloz limas en nordo al Ependes, en oriento kaj sudo al Le Mouret, kaj en okcidento al Senédes.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Laŭlonge de la orienta limo de la komunumo kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 180 de Friburgo al Grejerco. Tra la vilaĝo Ferpicloz kondukas flanka vojo al Ependes kaj alia al Senédes. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas 8 kilometrojn sudokcidente de la komunumo. Per buslinio de Friburgo al Bulle de la entrepreno Transporto Publika Friburga la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sur la teritorio de Ferpicloz estis trovita restaĵoj de romia bieno kun termo. En la jaro 1270 la familio Maggenberg donis sian havaĵon en Ferpicloz kiel feŭdo al Rodolphe de Marly. Ankaŭ la senjoroj de Corpatour, Montagny kaj Avenches posedis bienojn en Ferpicloz. La posedanto de la interezrajto en Ferpicloz estis ek de la jaro 1366 la Hospitalo de Friburgo. Ek de la 15-a jarcento ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Ferpicloz apartenis al la Malnova Kamparo de Friburgo. Dum la tempo de la Helveta Respubliko ĝi estis parto de la distrikto La Roche. De 1803 ĝis 1848 ĝi apartenis al la distrikto Friburgo, tiam ĝi surbaze de la nova kantona konstitucio ĝi estis atribuita al la distrikto Sarino.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]